Aleksandr Luria
Aleksandr Romanoviĉ LURIA (/ˈ l ʊər i ə /; ruse Алекса́ндр Рома́нович Лу́рия,ˈlurʲɪjə; naskiĝis la 16-an de julio 1902 en Kazano – mortis la 14-a de aŭgusto 1977 en Moskvo) estis sovetia neŭropsikologo, ofte konsiderata la patro de moderna neŭropsikologio. [1] Li evoluigis ampleksan kaj originalan baterion de neŭropsikologiaj testoj dum sia klinika laboro kun cerbolezitaj viktimoj de la Dua Mondmilito, kiuj ankoraŭ estas uzataj en diversaj formoj. Li faris profundan analizon de la funkciado de diversaj cerbregionoj kaj la integrajn procezojn de la cerbo ĝenerale. La majstraĵo de Luria, Higher Cortical Functions in Man (1962), estas multe uzata psikologia lernolibro, kiu estis tradukita en multajn lingvojn kaj kiun li kompletigis per The Working Brain en 1973.
Estas malpli konate, ke la ĉefaj interesoj de Luria, antaŭ la milito, estis en la kampo de kultura kaj evolua esplorado en psikologio. Li famiĝis pro siaj studoj pri malalt-edukitaj loĝantaroj de nomadaj uzbekoj en la Uzbeka SSR, argumentante ke ili montras malsaman (kaj pli malaltan) psikologian rendimenton ol siaj samtempuloj kaj samlandanoj sub la ekonomie pli evoluintaj kondiĉoj de socialisma kolektiva terkultivado (la Kolĥozo). Li estis unu el la fondintoj de kulturhistoria psikologio kaj kolego de Lev Vigotskij.[2][3] Krom sia laboro kun Vigotskij, Luria estas vaste konata pro du eksterordinaraj psikologiaj kazesploroj: La Menso de Mnemonisto, pri Solomon Ŝereŝevskij, kiu havis tre progresintan memoron; kaj La Viro kun Frakasita Mondo, pri Lev Zasetskij, viro kun severa traŭmata cerbolezo.
Dum sia kariero Luria laboris en vasta gamo da sciencaj kampoj ĉe tiaj institucioj kiel la Akademio de Komunista Edukado (1920-1930-aj jaroj), Eksperimenta Defektologia Instituto (1920-1930-aj jaroj, 1950-1960-aj jaroj, ambaŭ en Moskvo), Ukraina Psikoneŭrologia Akademio ( Ĥarkivo, fruaj 1930-aj jaroj), Tut-Unia Instituto de Eksperimenta Medicino, kaj la Burdenko Instituto de Neŭroĥirurgio (malfruaj 1930-aj jaroj). Enketo de Review of General Psychology, publikigita en 2002, vicigis Luria kiel la 69-an plej cititan psikologon de la 20-a jarcento.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Solms, M. (2026). (https://www.weidenfeldandnicolson.co.uk/titles/mark-solms-2/the-only-cure/9781399623377/) The Only Cure: Freud and the Neuroscience of Mental Healing]. London: Weidenfeld & Nicolson
- ↑ Yasnitsky, A., & R. van der Veer (eds) (2015). Revisionist Revolution in Vygotsky Studies Arkivigite je 2017-05-06 per la retarkivo Wayback Machine. London and New York: Routledge
- ↑ Yasnitsky, A., R. van der Veer, E. Aguilar, & L. N. García (eds) (2016). Vygotski revisitado: una historia crítica de su contexto y legado. Buenos Aires: Miño y Dávila Editores.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Arkivo de AR Luria ĉe marxists.org
- Arkivo de AR Luria ĉe Laboratorio de Kompara Homa Pensado ĉe lchc.ucsd.edu
- "Malgranda Libro Pri Granda Memoro - Traduko de Ivan Samokiŝ" Senpaga traduko el la originala ruslingvo havebla en PDF-formato.
- Alexander Luria - La Menso de Mnemonisto Jerome Brunner 1987 Harvard University Press
- La areoj de Luria de la homa kortekso implikitaj en lingvo . Ilustrita resumo de la libro Traŭmata Afazio de Luria.
- Listo de publikaĵoj de Luria, (paĝoj 9–51 de la pdf) kaj pli ĉe la paĝo de Springer por la biografio de Evgenia D. Homskaya

