Saltu al enhavo

Kibernetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cibernetiko)
Titolpaĝo de la verko de Wiener el 1948, Cibernetiko aŭ Kontrolo kaj Komunikado en la Besto kaj la Maŝino

Kibernetiko (angle: cybernetics[1]) estas scienca branĉo, kiu studas en-sisteman komunikadon kaj regadon pere de retrokuplado en maŝinoj kaj estaĵoj por malkovri principojn de sistemoj, adaptiĝon de organismoj, informanalizon kaj rilatajn fenomenojn[2]. La celo de kibernetiko estas analizi sistemojn kaj procezojn de iu ajn sistemo aŭ sistemoj por provi igi ilin pli efikaj kaj efektivaj[3].

Kibernetiko estas ofte miskomprenata pro la amplekso de disciplinoj, kiujn ĝi kovras. Ĝi etendiĝas al ĉiuj sistemrilataj sciencaj kampoj. Komence de la 20-a jarcento, kibernetiko estis kreita kiel interfaka studfako. Hodiaŭ, ĝi kovras ĉiujn sciencajn kampojn kun sistemrilataj procezoj kiel biologio, matematiko, komputiko, inĝenierarto, administrado, psikologio, sociologio, arto ĝis dezajnaj metodoj kaj postmoderna pensado[2]. Tamen, la konceptoj kaj originoj de kibernetiko gajnas popularecon, precipe ekde ĉirkaŭ la jaro 2000: la manko de sukceso en la komencaj jaroj de artefarita intelekto (AI unue prosperis en la 1960-aj jaroj) por krei inteligentajn maŝinojn pliigis scivolemon pri alternativaj vidpunktoj pri tio, kion cerbo faras (Ashby 1960) kaj alternativaj vidpunktoj pri la biologio de pensado (Maturana 1970).

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La termino kibernetiko devenas de la greka Κυβερνήτης (kubernites – kiu signifas stiristo, reganto, piloto, aŭ direktilo. La kreinto de tiu termino estas August Cieszkowski, kaj li priskribis per ĝi la fenomenojn de la socio konforme kun socialismo. Norbert Wiener unue uzis la terminon en sia libro Cybernetics, or control and communication in the animal and machine (Kibernetiko, aŭ regado kaj komunikado en la besto kaj la maŝino) por priskribi "teleologiajn meĥanismojn"[4].

La foje uzanta skribo (kaj prononco) per komenca "c" devenas el la latina lingvo, en kiu la litero 'K' ne ekzistis.

Norbert Wiener
Norbert Wiener

Unua movado

[redakti | redakti fonton]

Inter 1942 kaj 1953 okazis la Macy konferencoj, kie kunvenis matematikistoj, logikistoj, antropologoj, psykologoj kaj ekonomikistoj por konstrui ĝenerala scienco de la spirito. Sekvante ĉi tiuj konferencoj estas publikigitaj du artikoloj : "Behavior, Purpose and Teleology" de Arturo Rosenblueth, Norbert Wiener kaj Julian Bigelow kun la temo de la organizaj modeloj subestaj la finpretigitaj kondutoj kaj "A Logical Calculus of Ideas Immanent in Nervous Activity" de Warren McCulloch kaj Walter Pitts kun la temo de la organizaj ŝablonoj subesta percepto.

En 1948 Wiener difinis la Kibernetiko kiel la scienco pri komunikadoj kaj reguligoj de naturaj kaj artefaritaj sistemoj.

Dua movado

[redakti | redakti fonton]

Dum la unua kibernetiko studas kiel sistemoj konservas homeostazon per memreguligaj mekanismoj, la dua kibernetiko studas kiel la sistemoj evoluas kaj kreas novaĵoj strukturoj. En la dua movado de la kibernetiko la observanto inkluzivas sin en la observita sistemo.

AI kaj kibernetiko

[redakti | redakti fonton]

AIrtefarita intelekto (AI) kaj kibernetiko ambaŭ eniris kaj forlasis modon kaj influon en la serĉado de maŝina intelekto. AIrtefarita intelekto (AI) baziĝas sur la supozo, ke scio estas varo, kiun oni povas stoki ene de maŝino, kaj ke la apliko de tia stokita scio al la reala mondo konsistigas inteligentecon (Minsky 1968). Cibernetiko, male, evoluis de "konstruisma" mondkoncepto (von Glasersfeld 1987), kie objektiveco devenas de komuna interkonsento pri signifo, kaj kie informo (aŭ inteligenteco cetere) estas atributo de interago prefere ol varo stokita en komputilo (Winograd & Flores 1986)[5].

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • (angle) Wiener, Norbert, Cybernetics, or control and communication in the animal and the machine.Cambridge, Massachusetts: The Technology Press; New York: John Wiley & Sons, Inc., 1948.
  • (angle) Cybernetics, Art and Ideas, ed., J. Reichardt. London: Studio Vista, 1971
  • (angle) Ashby, W. Ross, Design for a Brain. London: Chapman and Hall, 1960.
  • (angle) Winograd, Terry & Fernando Flores, Understanding Computers And Cognition: A New Foundation for Design. Eld. Norwood, New Jersey: Ablex Publishing Corporation, 1986.
  • (angle) Maturana, Humberto R. & Francisco J. Varela, The Tree of Knowledge.Boston and London: New Science Library, Shambala Publications, Inc, 1988.
  • (germane) Lars Bluma, Norbert Wiener und die Entstehung der Kybernetik im Zweiten Weltkrieg, Münster, 2005
  • (france) George Boulanger kun Léon Delpech, Abraham Moles, et al., Le Dossier de la cybernétique : utopie ou science de demain dans le monde d'aujourd'hui ?, Verviers; eld. Gérard & Cie, 1968.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • (dulingva eo, de) Helmar G. Frank, Yashovardhan, Brigitte Frank-Böhringer, Lingvo- kibernetiko : kaj aliaj internacilingvaj aktoj de la IX-a Internacia kongreso de kibernetiko / Sprach-Kybernetik : und andere internationals-prachige Akten vom IX. Internationalen kybernetikkongress, kompilitaj laŭ komisio de la Association internationale de cybernétique, eld. Gunter Narr Verlag, Tübigen , 1982, 190 p. : ill.; 21 cm, ISBN 687808577X
Citaĵo
„ La libro estas unika. La aŭtoro provas klarigi la esencon de la kibernetika kompreno de la mondo per nekutima koncepto.

Li opinias ke inĝenieroj konstruis baze de intuicio pri tio kiel funkcias la cerbo (kiel la cerbo konceptas kaj analizas la mondon) la komputilojn kaj el tio li konkludis ke oni povus studante la funkciajn principojn  de komputilo dedukti la funkciajn principojn de la cerbo.

Uzante siajn prilingvistikajn konojn kaj la komprenon ke la nocioj per kiuj lingvo priskribas emociojn kaj pensojn li trovas komparanalogian metodon por deĉifri iom post iom kelkajn unuajn harmonikojn en la kibernetika kompreno de la funkciado de la mondo.

Tiu ĉi libro, kiu sendube devus provoki fortajn polemikojn, se ĝi estas sur la ĝusta spuro, povus esti revolucia en la komprenado de la naturo. ”
— La eldoninto

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Helmar Frank kaj aliaj, kiuj verkis en Esperanto pri la fako, preferis la nomon kibernetiko laŭ la helena originalo. Pro tio eĉ PIV nun preferas tiun skribon.
  2. 1 2 (en) "Kibernetiko - Enciklopedio de Matematiko Arkivigite je 2019-11-04 per la retarkivo Wayback Machine" . encyclopediaofmath.org. Alirdato: la 20-an de septembro 2026.
  3. ↑ (en) Kibernetiko - Difino. En: “Getting Started” Guide to Cybernetics", pangaro.com. Alirdato: la 20-an de septembro 2026.
  4. ↑ Norbert Wiener, Cybernetics or Control and Communication in the Animal and the Machine, (Hermann Editions en parizo; Cambridge: MIT Press,Wiley & Sons en NovJorko 1948),
  5. ↑ (en) Philosophy of cybernetics, En: “Getting Started” Guide to Cybernetics", pangaro.com. Alirdato: la 20-an de septembro 2026.