Rábca
| Rábca | |
| Rivero | |
Rábca ĉe Abda | |
La Rábca (germane Rabnitz) estas rivero en Hungario formita per la kunfluiĝo de 2 riveretoj ĉe la norda limo de Osli, kiu fluas en la riveron Mosoni Duna ĉe Abda. La proksima Győr estas konata kiel urbo de 4 riveroj: Mosoni Duna, Rábca, Rába kaj Marcal.
Historio
[redakti | redakti fonton]
La akvokolekta areo de Rábca estis iomete marĉa ĝis la 19-a jarcento. Tiam la agrikulturo postulis pliajn plugterojn, tial oni fosis kanalojn, konstruis digojn. La kurbiĝema rivero Rábca ricevis tute novan, rektan, grandan elfosaĵon. Samtempe tiel oni agis en la ceteraj riveroj en la regiono. Tiam la Rábca fluis al Mosoni-Duna ĝuste ĉe Győr, kiu estis danĝera pro la inundoj. En 1908 oni fosis novan alfluejon ĉe Abda. Ĝuste ĉe Győr estis tie ponto, kiu iĝis superflua, tial la ponto estis transmetita al Abda, kie ĝi estis tre utila. Pli frue akvomuelejoj funkciis laŭ la rivero, nuntempe fiŝkaptistoj ĝuas la riveron.
- vilaĝoj apud Rábca: Osli, Acsalag, Bősárkány, Rábcakapi, Tárnokréti, Győrsövényház, Rábapatona, Börcs kaj Abda.
- La rivera longo estas 60 km, fakte la rivero kunligas lagon Fertő kun la Danubo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- historio hungare
- datenoj hungare Arkivigite je 2026-01-16 per la retarkivo Wayback Machine