Saltu al enhavo

Al Stewart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al Stewart
Persona informo
Al Stewart
Naskonomo Alastair Ian Stewart
Naskiĝo 5-an de septembro 1945 (1945-09-05) (81-jaraĝa)
en Glasgovo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Wycliffe College (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kantaŭtoro • muzikisto • diskografa artisto • poeto • komponisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1966– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Alastair Ian STEWART (5a de Septembro 1945) estas brita[1][2] kantisto, kantoverkisto kaj muzikisto de folkroko kiu elstariĝis kiel parto de la Brita folkrevivado en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Li disvolvis unikan stilon kombini folkrokajn kantojn kun rakontoj de roluloj kaj okazaĵoj de la historio.[3]

Stewart publikigis 16 studiajn kaj kvar koncertajn albumojn ekde sia debuta albumo Bed-Sitter Images en 1967, kaj li plue turneas vaste en Usono, Kanado, Eŭropo kaj aparte Britio. Li estas konata ĉefe pro sia sukceso de 1976 per "Year of the Cat" (Katjaro), el la samnoma platena albumo. Kvankam Year of the Cat kaj lia sekva platena sukceso de 1978 nome Time Passages havigis al Stewart siajn plej grandajn tutmondajn komercajn sukcesojn, pli fruajn albumojn kiel Past, Present and Future el 1973 estas ofte konsiderataj pli bonajn ekzemplojn de lia intimeca tipo de historia folkroko, stilo al kiu li revenis en postaj albumoj.[4] Lia verko de 2009, Uncorked, estis publikigita en sia sendependa marko, Wallaby Trails Recordings, kaj estis sekvita de Al Stewart and The Empty Pockets Live en 2024.[5] Stewart laboris kun Peter White, Alan Parsons, Jimmy Page, Richard Thompson, Rick Wakeman, Francis Monkman, Tori Amos, kaj Tim Renwick, kaj pli ĵuse li ludis kun Dave Nachmanoff kaj iama ĉefgitaristo de Wings nome Laurence Juber.

Stewart aperas tra la muzika historio de la reviviĝa epoko de popolmuziko. Li ludis ĉe la unua Glastonbury Festivalo en 1970, konis Yoko Ono-n antaŭ ol ŝi renkontis John Lennon, kunloĝis en Londono kun Paul Simon (kiu kunlaboris kun Bruce Woodley de the Seekers), kaj gastigis ĉe la folkklubo Les Cousins ​​en Londono en la 1960-aj jaroj.[6]

  • 1967, Bed-Sitter Images
  • 1969, Love Chronicles
  • 1970, Zero She Flies
  • 1970 The First Album (Bedsitter Images/kun kelkaj diferencoj)
  • 1972, Orange
  • 1974, Past, Present And Future
  • 1975, Modern Times
  • 1976, Year Of The Cat
  • 1978, The Early Years (antologio)
  • 1978, Time Passages
  • 1980, 24 Carrots
  • 1981, Indian Summer
  • 1984, Russians & Americans
  • 1988, Last Days Of The Century
  • 1991, Chronicles... The best of Al Stewart
  • 1992, Rhymes In Rooms "Live with Peter White"
  • 1993, Famous Last Words
  • 1995, Between The Wars
  • 1996, Seemed Like A Good Idea At The Time
  • 2000, Down In The Cellar
  • 2002, Time Passages Live
  • 2005, A Beach Full Of Shells
  • 2008, Sparks Of Ancient Light
  • 2010, Uncorked "Live with Dave Nachmanoff"

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Al Stewart Bio | MTV. VH1. Arkivita el la originalo je 4a de Aprilo 2008. Alirita 6a de Aprilo 2013 .
  2. ↑ Boulder Weekly by Wehaa. Arkivita el la originalo je 1a de Aŭgusto 2017. Alirita 4a de Majo 2018 .
  3. ↑ Brocken, Michael. (2003) The British Folk Revival, 1944–2002. Ashgate Publishing, Ltd.. ISBN 978-0-7546-3282-5. OCLC 51389150.
  4. ↑ Brown, Joe, "Al Stewart: Heady concert to engage history in singer's lyrics", Las Vegas Sun, 18a de Februaro 2009.
  5. ↑ Appleseedrec.com. Appleseedrec.com. Arkivita el la originalo je 28a de Septembro 2011. Alirita 6a de Aprilo 2013 .
  6. ↑ Burgess, Kaya, "Al Stewart, the return of the cat", The Times, 12a de Majo 2009.