Saltu al enhavo

Alchemy

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Alchemy" estas la angla vorto por Alkemio.
Alchemy
mikroprocesoro Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Alchemy estas familio de malmultpotencaj procesoroj por enmunteblaj aparatoj. La procesoroj baziĝas sur MIPS arkitekturo. Originale la familion kreis firmao AMD, sed poste ĝin aĉetis Raza Microelectronics kaj ekde 7-a de julio 2006 la procezoroj tenas tiun markon.

Alchemy-procezorojn oni uzas por enmunteblaj disponaĵoj, aparte por maldikaj klientoj de familio Sun Ray 2. Ilin subtenas operaciumoj Microsoft Windows CE.NET, VxWorks aŭ Linukso. Ekzistas entuziasmuloj, kiuj funkciigis BSD-operaciumojn kun Alchemy, sed oficiale tio ne estas subtenata.

Ekzistas jenaj modeloj de procesoroj en Alchemy-familio:

  • Au1000
  • Au1100
  • Au1200
  • Au1500
  • Au1550

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.