Alexandre Cabanel
Alexandre CABANEL (naskiĝis la 28-an de septembro 1823 en Montpellier – mortis la 23-an de januaro 1889 en Parizo) estis franca pentristo. Li pentris historiajn, klasikajn kaj religiajn temojn en la akademia stilo. Li ankaŭ estis konata kiel portretisto. Li estis la preferata pentristo de Napoleono la 3-a [1] kaj, kun Gérôme kaj Meissonier, estis unu el "la tri plej sukcesaj artistoj de la Dua Imperio." [2]
Cabanel estis kaj historia kaj ĝenropentristo, kaj tra la jaroj li evoluis al romantikaj temoj, kiel ekzemple Albaydé (1848), inspirita de Les Orientales de Victor Hugo el 1829. Unu el la plej ŝatataj motivoj de Cabanel estis la nuda ina korpo, el kiu elstaras Naissance de Venus ("Naskiĝo de Venuso") el 1863, kaj estis tuj aĉetita de Napoleono la 3-a por sia privata kolekto.
Cabanel estis dezirata portretisto, li pentris Napoleonon la 3-an, ekzemple, sed li portretis ĉefe virinojn, per malpeza peniko kaj eleganta uzo de koloroj.

Alexandre Cabanel havis kiel studentoj, inter aliaj, Jean-Joseph Benjamin-Constant, Alexandre Jean Baptiste Brun, Albert Besnard, Vlaho Bukovac, Charles Bulteau, Gaston Bussière, Louis Capdevielle, Eugène Carrière, Fernand Cormon, Pierre Auguste Cot, Édouard Debat Émile Friant, François Guigue Fritel, François Jules Bastien Lepage, François Flameng, Charles Fouqueray, Henri Gervex, Simó Gómez, Charles Lucien Léandre, Henri Le Sidaner, Aristide Maillol, Édouard-Antoine Marsal, Fernand Pelez de Cordova, Henri Regnault, Louis Royer, Jean-Jacques Scherrer, Joseph-No Scherrer, Sylvestre Tanier, Joseph Ternier, Adolphe Willette, Edmond Borchard, Rodolfo Amoedo kaj Almeida Júnior.
Galerio
[redakti | redakti fonton]- La falinta anĝelo (1847)
- Albaydé (1848)
- La morto de Moseo (1850)
- La glorado de Sankta Ludoviko (1853)
- Nimfo kaj satiruso (1860)
- Portreto de Napoleono la 3-a (ĉ. 1865)
- La Elpelo de Adamo kaj Eva el la Ĝardeno de Paradizo (1867)
- La Morto de Francesca de Rimini kaj Paolo Malatesta (1870)
- Portreto de Cornelia Lyman Warren (1871)
- Portreto de Grafino Elizabeth Vorontsova-Dashkova (1873)
- Pandora (1873), La Walters Artmuzeo
- Eĥo (1874)
- Thamar (1875)
- Harmonie (1877)
- La filino de Jefta (1879)
- Fedra (1880)
- Ofelio (1883)
- Kleopatra testanta venenojn sur kondamnitaj kaptitoj (1887)
- La mokado de Kristo (1845)
- La titano (1884)

