Saltu al enhavo

Alfred Newton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Newton
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1829 (1829-06-11)
en Les Délices
Morto 7-an de junio 1907 (1907-06-07) (77-jaraĝa)
en Kolegio Magdaleno
Tombo Ascension Parish Burial Ground (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla • latina vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Magdaleno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro William Newton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Eliza Milnes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Edward Newton (mul) Traduki • Francis Rodes Newton (en) Traduki • Robert Milnes Newton (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo • evoluisma biologo • zoologo • botanika kolektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo zoologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Alfred NEWTON (11a de Junio 1829 - 7a de Junio 1907) estis angla zoologo kaj ornitologo. Newton estis Profesoro de kompara anatomio ĉe la Universitato de Kembriĝo el 1866 ĝis 1907. Inter liaj nombraj publikaĵoj estis kvar-voluma Dictionary of Birds (1893–6), ĉapitroj pri ornitologio en la Encyclopædia Britannica (9a eldono)[1] kaj li estis ankaŭ redaktoro de la gazeto Ibis el 1865 ĝis 1870. En 1900 li ricevis la Reĝan Medalon de la Reĝa Societo de Londono kaj la Oran Medalon de la Linea Societo de Londono. Li estis fondinto de la British Ornithologists Union.

Li estis frato de la ornitologo Edward Newton, kiu sendis al li specimenojn de foraj landoj.

Newton ludis gravan rolon en la fondo de la British Ornithologists' Union en 1858, kaj de ĝia gazeto, Ibis en 1859. Li verkis kelkajn librojn kiel Zoology (1872) kaj A Dictionary of Birds (1893–1896). Li kontribuis per memoraĵojn al sciencaj societoj, kaj redaktoris Ibis (1865–1870), Zoological Record (1870–1872), kaj la verko de Yarrell nome British Birds (1871–1882). Liaj servoj al ornitologio kaj zoogeografio estis agnoskitaj de la Reĝa Societo en 1900, kiam li ricevis ĝian Reĝan Medalon.[2]

Newton pasigis iom da tempo studante la malaperantajn birdojn de la Maskarenoj, de kie lia frato Sir Edward Newton sendis al li specimenojn. Tiuj estis la dido de Maŭricio kaj la Rodrigesa ermitkolombo de Rodrigeso, ambaŭ jam tiam formortintaj.[3][4][5] En 1872 li priskribis tion, kio nun estas konata kiel la papago de Newton, kiu vivis sur Rodrigeso antaŭ ol formorti en 1875.[6]

La specia epiteto Genyornis newtoni, prahistoria birdo priskribita en 1896 de Edward Charles Stirling kaj A. H. C. Zietz, memorigas ĉi tiun aŭtoron.[7] Li estas memorata ankaŭ en la nomo de hamstro, Mesocricetus newtoni.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Important Contributors to the Britannica, 9th and 10th Editions, 1902encyclopedia.com. Alirita la 22an de Aprilo 2023.
  2. ↑ Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Newton, Alfred". Encyclopædia Britannica. Vol. 19 (11th ed.). Cambridge University Press. p. 582.
  3. ↑ Newton, Tristram & Sclater 1866.
  4. ↑ Newton & Newton 1868.
  5. ↑ Newton 1877.
  6. ↑ Newton 1872.
  7. ↑ Murray, Peter. (2004) Magnificent mihirungs : the colossal flightless birds of the Australian dreamtime (angle). Bloomington: Indiana University Press, p. 50–51. ISBN 978-0-253-34282-9.
  8. ↑ Beolens, Bo. (2009) The Eponym Dictionary of Mammals. 2715 North Charles Street Baltimore, Maryland 21218-4363: The Johns Hopkins University Press. ISBN 978-0-8018-9304-9.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]