Saltu al enhavo

Anglistiko

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anglistiko[1][2] aŭ angla filologio estas la scienca fako okupiĝanta pri la angla lingvo kaj la anglalingva literaturo kaj cetera kulturo de la unuavice anglalingvaj landoj, aparte pri la historio de la lingvo – do temas pri branĉo de la fako lingvistiko.

Tiu kiu okupiĝas pri la studfako estas nomata anglisto[3] aŭ anglistikisto.

La nuntempa evoluo de la fako

[redakti | redakti fonton]

En la fako Anglistiko nuntempe graviĝis aparte du evoluoj:

Unue ekde la fino de la 20-a jarcento pli kaj pli diferenciĝas inter la brita kaj la irlanda literaturoj. Kune oni emas ŝanĝi la tradician anglalingvan fakonomon "English Studies" al Anglo-Irish Studies, por esprimi, ke la brita kulturo esence diferenciĝus de la irlanda. La nuntempaj irlandaj literaturistoj laŭ tiu koncepto havas tute alian kulturan fonon ol la britaj, kaj do la diferenciĝu ŝajnas nepra.

Due ekde la 1980-aj jaroj plia subbranĉo de la fako Anglistiko iĝis la tielnomata fako Commonwealth Studies, kiu okupiĝas pri la lingvaĵo kaj kulturo de la anglalingvaj eksaj britaj kolonioj. Multaj aŭtoroj, ekzemple en Barato, Jamajko aŭ Honkongo, ja unuavice parolas respektivan lokan lingvon kaj (parte) verkas ankaŭ en ĝi, sed vidas la anglan kiel internacia lingvo multe pli efika komunikilo por atingi laŭeble grandan legantaron, kaj tial publikigas siajn verkojn ankaŭ (aŭ eĉ nur) en la angla lingvo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ kapvorto anglistiko en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. ↑ Same en la projekto Reta Vortaro (ReVo), ankaŭ ligata per kesteto sube dekstre de la paĝo
  3. ↑ kapvorto anglisto en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]