Saltu al enhavo

Arthur Keith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Keith
Persona informo
Arthur Keith
Naskiĝo 5-an de februaro 1866 (1866-02-05)
en Aberdeenshire
Morto 7-an de januaro 1955 (1955-01-07) (88-jaraĝa)
en Kent
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono
Universitato de Aberdeen - Doktoro de medicino Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Arthur Keith
Profesio
Okupo antropologo • universitata instruisto • anatomiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo rasismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Arthur KEITH (naskiĝis la 5-an de februaro 1866 en Old Machar, Aberdeenshire, Skotlando; mortis la 7-an de januaro 1955 en Downe, Kent, Anglio) estis skota antropologo, profesoro pri anatomio ĉe la Universitato de Londono kaj subtenanto de scienca rasismo. Li estis membro kaj poste la Hunteriana Profesoro kaj konservisto de la Hunteriana Muzeo de la Reĝa Kolegio de Kirurgoj de Anglio.[1][2] Li estis forta subtenanto de la Piltdown-ulo, sed koncedis, ke ĝi estas falsaĵo baldaŭ antaŭ sia morto.[3]

Keith fariĝis profesoro ĉe la Reĝa Kolegio en 1908 kaj prezidanto de la Reĝa Antropologia Instituto en 1913. Li estis nobeligita en 1921.

Keith publikigis plurajn valorajn komparajn raportojn pri la fizika strukturo de homoj kaj pli altaj mamuloj, kiel ekzemple Enkonduko al la studo de la antropoidaj homsimioj (1896), Homa embriologio kaj morfologio (1901), Antikveco de homo (1914) kaj aliaj.

Li, kune kun sia kolego Grafton Elliot Smith, kontraŭstaris la vidpunkton de sia disĉiplo Raymond Dart, ke lia trovaĵo, la Taung-infano, estis homsimio; laŭ la opinio de Keith, tia estaĵo ne povus esti ekzistinta en Afriko.

Sed Dart pravis, kiel pruvis la anatomiisto Wilford Le Gros Clark. Keith estis devigita skribi publikan pardonpeton. Tiam jam pasis 23 jaroj, kio iagrade preskaŭ vanigis la klopodojn de Dart interesi la mondon pri Afriko kaj Suda Afriko kiel bona loko por fosilioj, se li ne estus tiel obstina.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (2007) “Arthur Keith, the anatomist who envisioned herniosis”, Hernia 11 (6), p. 469–471. doi:10.1007/s10029-007-0273-9. 22678667.
  2. ↑ Keith, A. (1912). “Anatomy in Scotland during the lifetime of Sir John Struthers (1823–1899)”, Edinb. Med. J. 8, p. 7–33.
  3. ↑ Edmeades, Baz. (2021) Megafauna First Victims of the Human-Caused Extinction.. Cork: BookBaby. ISBN 978-1-5445-2652-2.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]