Baracs
Aspekto
Baracs (baraĉ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Dunaújváros. Ŝajnas, la nomo estas praa hungara familia nomo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo,laŭ ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Pécs, pli proksime inter Dunaújváros kaj Dunaföldvár, la Danubo preterfluas. Aŭtoŝoseoj M6 kaj M8 estas ne tro for.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue estis romiana setlejo Annamatia. La unua mencio devenis el 1276 en formo "Boroch". La vilaĝo formiĝis en la 19-a jarcento el farmoj. La loĝantaro plej ofte laboras en Dunaújváros. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Baracs naskiĝis politikisto Béla Béldi.