Bee Gees
| Bee Gees | |
|---|---|
| muzika grupo triteto sibling trio (en) sibling musical trio (en) | |
| Bazaj informoj | |
| Deveno | Manchester, Anglio |
| Ĝenroj | Popmuziko Soft Rock Blue-eyed soulo Dancmuziko |
| Aktivaj jaroj | 1958-2003 2009-2012 |
| Eldoninto | Festival, Polydor, Atco, RSO, Warner Bros., Rhino |
| Parencaj temoj |
Free, Mott the Hoople, King Crimson, The Firm, Queen + Paul Rodgers |
| Retejo | http://www.beegees-world.com |
| Antaŭaj membroj | |
|
Barry Gibb | |
| Memorigilo | |
Bee Gees estas famega pop-soŭla kaj diskoteka voĉa trio. Barry Gibb (naskiĝis la 1-an de septembro de 1946) kaj liaj du fratoj – dunaskitoj – Robin Gibb kaj Maurice Gibb (ambaŭ naskiĝis la 22-an de decembro de 1949, Maurice mortis la 12-an de januaro de 2003 kaj Robin mortis la 20-an de majo 2012), travivis infanaĝon en Aŭstralio. Tie ili komencis jam en la jaro 1958 kiel tre sukcesaj infanaj pop-steletoj. En la jaro 1967 (post reveno en Anglion) ili subskribis gravan kontrakton kun la manaĝero Robert Stigwood. Aŭstralianoj Vince Melouney kaj Colin Petersen baldaŭ aliĝis al la triopo.
Tuja furorkanto estis "New York Mining Disaster 1941". En aŭgusto de 1967 aperis albumo Bee Gees' 1st kaj sekvis alia granda furorkanto "Massachusetts". Spite al grandegaj sukcesoj foriris en la jaro 1969 Melouney, Petersen kaj Robin Gibb (tiu foriris je soloa vojo). Fine de la jaro 1970 la fratoj denove kuniĝis, unue kiel Gibb Trio. En la jaro 1975 Bee Gees estis kreantaj daŭran akompanantan grupon kaj ili sukcesis per revena kanto, krom alia danke al sia falseta kantado.
Je du jaroj pli malfrue ili partoprenis en sukcesega filmo Saturday Night Fever kaj ili evidente atingis zeniton de sia populareco per aliĝo al ondo de la diskoteka ĝenro. Al la plej grandaj furorkantoj komencis viciĝi kantoj kiel Jive Talkin', You Should Be Dancing, Stayin' Alive, Saturday Night Fever, Too Much Heaven, Tragedy. Partopreno en plua filmo Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band ne plenumis atendojn, sed sukcesa estis kontribuo de Barry Gibb en muzikalo Grease.
De komence de la 1980-aj jaroj Bee Gees parte perdiĝis el la antaŭaj postenoj de muzikaj furorlistoj. Barry kunlaboris kun Barbra Streisand okupiĝante per producenta laboro, Robin ligis sin al interrompita soloa kariero. Pli malfrue dediĉis sin al soloaj projektoj ankaŭ Barry sub pseŭdonomo The Bunburys. Eĉ spite al pli longaj paŭzoj inter novaj surdiskigaĵoj Bee Gees ripetite revenis en furorlistojn (ekz. "You Win Again").
La kariero de The Bee Gees estas unu el la plej nekutimaj en la tuta historio de pop-muziko. Ili estis adorataj kaj forgesitaj, amataj kaj malbenataj, ili akiris multe da prestiĝaj muzikaj aprezoj, iliaj albumoj estis publike bruligataj.
Familio de Gibb-oj
[redakti | redakti fonton]Komencoj
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1944 Hugh Gibb edziĝis kun sia vivamo Barbara May Pass. En la jaro 1945 naskiĝis al ili filino Lesley. Ili transloĝiĝis sur Insulon Man, kaj la 1-an de septembro 1946 naskiĝis Barry, la 22-an de decembro 1949 duaskitoj Robin (15:15) kaj Maurice (15:50). Ses jarojn poste Hugh Gibb decidis transloĝigi sian familion ĝis Manchester, kie Barry, Robin kaj Maurice prezentiĝis en diversaj kluboj kaj kinejoj. En Anglio en la jaro 1958 naskiĝis la plej juna filo Andy (post kiu naskiĝis ankoraŭ filineto Beri). En oktobro de 1958 la juna familio decidiĝis transloĝiĝi ĝis Aŭstralio. Barry, Robin kaj Maurice ĉi tie komencis prezentiĝi kaj en Brisbane rimarkis ilin loka diskĵokeo Bill Good kaj komune kun manaĝero ili helpis ilin komenci. La grupo estis nomita Bee Gees, ĉar turniĝis ĉirkaŭ ĝi tiom da inicialoj "BG" - Barbara Gibb, Barry Gibb kaj Good, Brothers Gibb...
En la jaro 1963 ili akiris la unuan kontrakton kun Festival Record kaj ili eldonis sian unuan kanton "The Three Kisses of Love". Ili ludigis ankoraŭ kelke da kantoj komponante por aliaj kantistoj. En 1966 ili estis elektitaj kiel la plej bona "teamo de komponistoj de kantoj", sed ili ne havis propran albumon de furorkantoj. Kiam ili en januaro de 1967 gajnis kun sia 11-a kanto "Spicks and Specks" aŭstralian furorliston, ili jam estis survoje reen al Anglio. Robert Stigwood (tiama asistanto de Brian Epstein, manaĝero de The Beatles) metis por subskribi kvinjaran kontrakton por kunlaborado kun Atlantic Records. Tuj la unua kanto "New York Mining Disaster 1941" (1967) komencis ascendi sur listo de brita furorparado kaj ĝi venis sur la 12-a posteno. Sekvis pluaj furorkantoj, kiuj jam havis en la furorparadoj numeron 1, kiel "Massachusetts", "Words", "I've Gotta Get A Message To You", I Started A Joke, First of May kaj multaj aliaj. Al la melodiaj kantoj kun brilaj tekstoj ĵetiĝis ne nur usonaj kantistoj kiel Elvis Presley, Tom Jones, Janis Joplin, Engelbert Humperdinck aŭ Frank Sinatra, sed ankaŭ multaj eŭropaj kantistoj.
Krizo
[redakti | redakti fonton]Sed la postulega rapideco, je kiu la grupo laboris, ne povis longe elteniĝi, kaj inter la fratoj okazis konfliktoj (ankaŭ sankomplikaĵoj pro drogoj kaj alkoholaĵoj) kaj en la jaro 1969 la grupo disfalis por preskaŭ 15 monatoj. En la jaro 1978 Barry komentariis tion jene: "En la jaro 1969 ĉiuj grupoj disfalis, eĉ Beatles. Ni estis en totala ĥaoso. Estis ĉirkaŭ ni kvanto da mono kaj grandegaj premoj, kaj oni solvis tion per pulvoroj. Robin tute grave malsaniĝis pro tio."
En aŭgusto de 1970, kiam la fratoj renkontiĝis, ĉiu akompananta de sia juristo, pro celo de interŝanĝo de opinioj, ili ekcelis kunveninte anstataŭ en kortumon en ludigstudion kaj ili komponis kanton "How Can You Mend A Broken Heart", vespere la sama tagon estiĝis plua furorkanto "Lonely Days". En januaro de 1971 la grupo The Bee Gees revenis sur la 3-an lokon de la usona furoparadon kaj ilia nova furorkanto "How Can You Mend A Broken Heart" fariĝis kvarsemajna sukcesa kanto.
Sed la angla pop-scenejo malrapide ŝanĝiĝis kaj eĉ kiam ili senĉese laboris, oni ne ludis iliajn novajn albumojn. Tiutempe Eric Clapton konsilis al ili, por ke ili provu komenci (kiel li) en Usono.
En Miami ili renkontiĝis kun Arif Mardin, konata producento, kaj tiu proponis al ili novan kontrakton. Tio estis ankaŭ li, kiu venis kun ideo, por ke Barry kantu per falseto, kiu estas ekde tiu tempo aŭdebla en multaj albumoj. Arif produktis albumojn kiel Mr. Natural, Main Course kaj aliajn.
Filma muziko
[redakti | redakti fonton]Foje, kiam Bee Gees laboris pri sia nova albumo (feriante en Francio), Robert Stigwood postulis, ke ili komponu kelke da kantoj por filmo, en kiu li ĝuste tiam laboris. La grupo estis okupita; ili volis rifuzi, sed poste ili diris al Robert, ke li povas alveturi por aŭskulti iliajn novajn kantojn. Bee Gees komponis 7 kantojn kaj ili kantis ses el ili sur gramofondisko al filma akompano. Kiam la filmo Saturday Night Fever premieris en la jaro 1977, la gramofondisko fariĝis por 24 semajnoj numero unu. En la sama tempo Bee Gees havis ankoraŭ 5 pliajn kantojn en la plej bona dudeko. Ili estis konataj kiel diskoteka grupo, kio estas titolo, kiu persekutas ilin ĝis hodiaŭ.
En la jaro 1979 ili ekvojaĝis al sukcesa ŝnuro de koncertoj kun nova albumo Spirits Having Flown. La muzika scenejo denove ŝanĝiĝis, ilia plua albumo Living Eyes restis sen rimarko kaj ludigkompanioj denove rompis super ili bastonon. Pluajn dek jarojn ili koncentriĝis al komponado de kantoj por ceteraj kantistoj (inter multaj aliaj Dionne Warwick, Kenny Rogers, Diana Ross kaj Barbra Streisand). Bee Gees mem en la okdekaj jaroj ne multe surdiskigis (Living Eyes 1981, E.S.P. 1987).
Tragedio en la familio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1988 la familion trafis tragedio. La plej juna frato Andy, tre talentema muzikisto, mortis mallonge post sia 30-a naskiĝtago pro kormalsano. Lia morto influis la fratojn, kiuj signis, ke estas tempo denove komenci surdiskigi kaj ekvojaĝi por koncerti. En 1989 ili eldonis albumon One, sur kiu estas kanto "Wish You Were Here" kiel omaĝo al Andy. La albumo rikoltis grandan sukceson, ĉefe en Eŭropo.
La 90-aj jaroj estis en signo de daŭrigantaj internaciaj sukcesoj kun albumoj kiel High Civilisation, Size Isn't Everything, Still Waters (1997, kun kanto "Alone", kiu venis al la 10-a loko de la tutmonda furorlisto). La tutmonda ŝnuro de koncertoj One Night Only (1998) rikoltis grandegan sukceson en ĉiuj kontinentoj. Tiutempe Bee Gees ricevis kelke da prezoj por tutviva laboraĵo kaj ili estis enkondukitaj en Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo kaj Kantoverkista Famulejo.
Poste Bee Gees komencis labori en tute nova albumo This Is Where I Came In'' (2001) kaj aŭtune de la sama jaro ili eldonis ankaŭ Bee Gees: Their Greatests Hits: The Record, kiu estas elekto de la plej grandaj furorkantoj.
Bee Gees planis por la jaro 2003 pluan grandan ŝnuron de koncertoj, sed la 12-an de januaro 2003 neatendite mortis Maurice Gibb (mallonge post sia 53-a naskiĝtago). Lia morto tre trafis la fratojn kaj ili pripensis pri tio, ĉu plu labori sub la nomo The Bee Gees, kaj post mallonga hezitado ili decidis plu ne daŭri kiel The Bee Gees, por ke tiun ĉi nomon portu nur la komuna kreado de ĉiuj tri fratoj.
Kelkaj premioj kaj aprezoj
[redakti | redakti fonton]- 7 Grammy Award + Grammy Legend Award (23.02.2003), 16 nomigoj
- Ili estis enkondukitaj en Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo kaj Kantoverkista Famulejo. Ili havas steleton sur la trotuaro de famo en Holivudo.
- Ili estas la solaj aŭtoroj, kiuj komponis kaj produktis 6 furorkantojn de numero 1 unu post la alian kaj kiuj havis 6 kantojn en la plej bona deko (TOP 10 kantoj)
- 7 platinaj kaj 5 multi-platinaj kantoj
- Saturday Night Fever estas eĉ nuntempe la plej vendata filma muziko de ĉiuj tempoj (+ ĝi enhavas 3 furorkantojn de numero 1)
- 10 premioj por la tutviva laboraĵo - Brit Awards ("Elstara Kontribuo al Muziko"), American Music Awards ("Internacia Merito"), World Music Awards ("Tutviva Merito"), Golden Europa ("Tutviva Merito"), Australian Record Industry ("Tutviva Merito"), Bambi ("Tutviva Merito").
- Unusola muzika grupo, kiu havis en Britio furorkantojn numero 1 en tutaj 4 jardekoj.
- Barry Gibb estas la 3-a plej sukcesa producento de ĉiuj tempoj (li produktis 14 furorkantojn numero 1)
- la 1-an de januaro 2002 la fratoj Gibb-oj ricevis de reĝino Elizabeto la 2-a titolojn CBE (Ordeno de la Brita Imperio), por sia kontribuo al Unuiĝinta Reĝlando.
The Bee Gees moviĝas sur pinto de la muzika mondo jam pli ol 40 jaroj. Ili apartenas inter la 5 plej sukcesaj artistoj de ĉiuj tempoj (kun The Beatles, Paul McCartney, Elvis Presley kaj Michael Jackson).
Aliaj artistoj, kiuj ludis komponaĵojn de Bee Gees
[redakti | redakti fonton]| Listo de kantistoj ludintaj komponaĵojn de Bee Gees | |
|---|---|
|
♫ George Michael ♫ 'N Sync ♫ Barbra Streisand ♫ Diana Ross ♫ Al Green ♫ Janis Joplin - Elvis Presley ♫ Sarah Vaughn ♫ Wyclef Jean (Fugees) ♫ Pras Michel (Fugees) ♫ Boy Zone ♫ Take That ♫ Ntrance ♫ Luther Vandross ♫ Celine Dion ♫ Tina Turner ♫ Dionne Warwick ♫ Michael Bolton ♫ Tavares ♫ Thelma Houston ♫ Jerry Butler ♫ Percy Sledge ♫ Staple Singers ♫ Johnny Mathis ♫ Cleopatra ♫ Steps Glen Campbell ♫ Jose Feliciano ♫ Rod Stewart ♫ Roberta Flack ♫ Nina Simone ♫ Richie Havens ♫ Mitch Ryder ♫ Eric Burdon ♫ Andy Williams ♫ 911 ♫ Steps ♫ B3 ♫ Cher ♫ Destiny's Child ♫ kaj multaj aliaj. | |
Albumoj
[redakti | redakti fonton]- The Bee Gees Sing And Play..... (Aus. 1965)
- Spicks And Specks (Aus. 1966)
- Bee Gees First (1967)
- Horizontal (1968)
- Rare Precious And Beautiful Vol. 1 (1968)
- Idea (1968)
- Rare Precious And Beautiful Vol. 2 (1969)
- Odessa (1969)
- Best Of Bee Gees (1969)
- Rare Precious And Beautiful Vol. 3 (1970)
- Cucumber Castle (1970)
- 2 Years On (1970)
- Trafalgar (1971)
- Inception Nostalgia (1971)
- To Whom It May Concern (1972)
- Life In A Tin Can (1973)
- Best Of Bee Gees Vol. 2 (1973)
- Mr. Natural (1974)
- Main Course (1975)
- Children Of The World (1976)
- Bee Gees Gold Vol. 1 (1976)
- Here At Last... Bee Gees... Live (1977)
- Birth Of Brilliance (1978)
- Spirits Having Flown (1979)
- Bee Gees Greatest (1979)
- Living Eyes (1981)
- E.S.P. (1987)
- One (1989)
- Tales From The Brothers Gibb (1990)
- Very Best Of Bee Gees (1990)
- High Civilization (1991)
- Size Isn't Everything (1993)
- Still Waters (1997)
- One Night Only (1998)
- Brilliant From Birth (1998)
- Assault The Vaults (1998)
- This Is Where I Came In (2001)
- The Record (Bee Gees) (2001)
- Number Ones (2004)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bee Gees Mondo Arkivigite je 2017-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Bee Gees Official Web Page Arkivigite je 2005-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Voĉa Grupa Koridoro de Fama paĝo sur La Bee Gees Arkivigite je 2006-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Bee Gees kaj (Fratoj, Fratas) Gibb Fervorula Kluba Hejmo
- Debbie, Santiago & Juanjo Bee Gees Site

