Benjamin Leadbeater
| Benjamin Leadbeater | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 12-an de januaro 1773 en Leeds | |
| Morto | 22-an de marto 1851 (78-jaraĝa) en Londono | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | |
| Familio | ||
| Infanoj | John Leadbeater (mul) | |
| Profesio | ||
| Okupo | ornitologo • komercisto pri natura historio • scienca kolektisto • taksidermisto • natursciencisto • zoologia kolektisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Benjamin LEADBEATER estis angla fama komercisto de materialo de natura historio en Londono. Lia vendejo estis en 19 Brewer Street, Piccadilly. Leadbeater dungis multajn naturasciencistojn tra la tuta mondo kaj liveris specimenojn al muzeoj; tial lia laboro estis grava por la scienco. Ĉirkaŭ 1824, lia negoco estis konata kiel "Leadbetter & Son" kaj, ĉirkaŭ 1838, ĝi estis nomita "John Leadbetter". Ĉirkaŭ 1858, la negoco revenis al la nomo "Leadbetter & Son".
Kelkaj specioj estis nomitaj liahonore, kiel la Suda bukorvo (Bucorvus leadbeateri), Rozkolora kakatuo aŭ Kakatuo de Leadbeater (Lophochroa leadbeateri) kaj la Violfrunta brilkolibro (Heliodoxa leadbeateri). Li priskribis la specion Blankventra fazano aŭ fazano de Lady Amherst, Chrysolophus amherstiae, en 1829.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Bo Beolens kaj Michael Watkins (2003). Whose Bird ? Common Bird Names and the People They Commemorate. Yale University Press (New Haven and London).
- Christopher Frost, 1987 A history of British taxidermy. Long Melford, Suffolk (ISBN 0951226304)

