Saltu al enhavo

Blons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blons
komunumo de Aŭstrio
neurba komunumo de Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6723
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 351  (2025) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 13′ N, 9° 50′ O (mapo)47.2236111111119.8347222222222Koordinatoj: 47° 13′ N, 9° 50′ O (mapo) [+]
Alto 903 m [+]
Areo 14,87 km² (1 487 ha) [+]
Blons (Vorarlbergo)
Blons (Vorarlbergo)
DEC
Situo de Blons
Blons (Aŭstrio)
Blons (Aŭstrio)
DEC
Situo de Blons

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blons [+]
v • d • r
Blons - Paroka preĝejo

Blons estas vilaĝa komunumo situanta en la distrikto Bludenz, en la aŭstra provinco Vorarlberg. Komence de 2025 en la komunumo vivis 351 loĝantoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunuma teritorio ampleksas areon de 14,87 kvadrataj kilometroj en la norda parto de la distrikto, kio rezultigas loĝdenson de 23,6 loĝantoj/km². Geologie la teritorio apartenas al la orientaj Alpoj. Averaĝa alteco de la komunumo estas 903 metroj super la marnivelo. La suda parto de la vilaĝo situas en valo Granda Walser Valo germane Grosses Walsertal, kie fluas la rivero Lutz. Ĉi tie la alteco estas ĉirkaŭ 700 - 950 m. La norda parto tamen troviĝas en la Bregenzerwald. La alto de iuj pintoj atingas pli ol 1900 m. La vilaĝo mem situas sur alteco de ĉirkaŭ 900 m super marnivelo.

La komunumo konsistas el kvar lokaj partoj - Blons, Oberblons, Valentschina kaj Walkenbach.

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Romkatolika paroka preĝejo de la malfrua 17-a jarcento
  • Pupa muzeo kun verkoj de Lilli Baitz

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Panoramo de Blons kaj la Granda Walser Valo