Breitling
| Breitling | ||
|---|---|---|
| entrepreno | ||
| Dum | 1884 - nuntempe/nekonata | |
| Jura formo | akcia kompanio laŭ svisa juro | |
| Fondintoj | Léon Breitling vd | |
| Sidejo | Grenchen | |
| Lando | Svislando | |
| Agokampo | portebla horloĝo | |
| Posedata de | Partners Group (en) | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Breitling estas svisa horloĝproduktanto. Kun ĉefsidejo en Grenchen kaj fondita en Saint-Imier, ĝi produktas horloĝojn kaj brakhorloĝojn preskaŭ seninterrompe ekde 1884[1]. Breitling ĉefe produktas kronometro-atestitajn horloĝojn kun temoj inspiritaj de pilotoj kaj aviadiloj. Ĝia ĉefa fokuso estas relative grandaj horloĝoj, ofte kun kronografaj komplikaĵoj. Breitling ofertas kaj mekanikajn kaj kvarcajn horloĝojn.[2]
Ĉiuj Breitling-horloĝoj estas fabrikitaj en Svislando, kun komponantoj ĉefe devenantaj ankaŭ el Svislando. Ĉiuj mekanismoj uzataj en Breitling-horloĝoj estas kronometro-atestitaj de la COSC. Ekde 2009, Breitling fariĝis tiel nomata fabrikanto, produktante kronografan mekanismon desegnitan, fabrikitan kaj kunmetitan tute interne, la kalibron B01.[3]

