Bruce Bennett
| Bruce Bennett | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskonomo | Harold Herman Brix | |
| Naskiĝo | 19-an de majo 1906 en Tacoma | |
| Morto | 24-an de februaro 2007 (100-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Universitato de Vaŝingtonio Stadium High School (en) | |
| Infanoj | 2 | |
| Profesio | ||
| Okupo | aktoro • scenaristo • globoĵetisto • televida aktoro • atleto • filmaktoro • stuntisto | |
| Aktiva dum | 1931– vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Herman Harold BRIX ( 19-a de majo 1906 en Tacoma, Vaŝingtonio ; 24-a de februaro 2007 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona atleto kaj aktoro de germana deveno (ambaŭ gepatroj estis enmigrintoj el Ŝlesvigo-Holstinio). Li uzis la nomojn Herman Brix kaj Bruce Bennett por sia aktora kariero, ĉi-lasta estante lia plej konata nomo. Li estas plej konata pro siaj filmoj de la 1930-aj kaj 1950-aj jaroj.
Ekde 1925 li studis en la universitato de Vaŝingtonio kaj intense ludis kolegian piedpilkadon en la universitata teamo. Samtempe, li ankaŭ pliperfektiĝis en atletiko. Li estis arĝenta medalisto en la globoĵeto ĉe la Somera Olimpiko 1928 de Amsterdamo. En 1930, li fariĝis la mondrekordulo, atingante rezulton de 16,04 metroj.
Ŝanĝante sian nomon al Bruce Bennett, post sia kariero kiel atleto, li turniĝis al kino, kie li ludis Tarzan en la televida serio The New Adventures of Tarzan (1935). [1]
Entute, li aperis en pli ol 100 filmoj, inkluzive de la komedio The More the Merrier (1943), la militdramo Sahara (1943), la melodramo A Stolen Life (1946), la vakera filmo Silver River (1948), kaj la film-noir-filmoj Mildred Pierce (1945), The Black Streak (1947), Nora Prentiss (1947), The Treasure of the Sierra Madre (1948, laŭ romano de la verkisto, aventuristo kaj esperantisto B. Traven),[2] Mystery Street (1950), kaj Sudden Fear (1952). Krome li ankaŭ partoprenis en la nigrablanke filmita muzikfilmo Love Me Tender de 1956, prezentanta la kantiston Elvis Presley.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Herman Brix, 100; Olympian became actor known as Bruce Bennett (en-US) (2007-02-28). Alirita 2024-08-02 .
- ↑ En la filmo La trezoro de la Sierra Madre la aktoro interalie aperis flanke de Alfonso Bedoya, Humphrey Bogart, Tim Holt kaj Walter Huston
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bruce Bennett ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Interview with Herman Brix aka Bruce Bennett Arkivigite je 2011-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Washington Post obituary

