Saltu al enhavo

Brusque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Brusque
Larĝa panoramo de Brusque
Brusque
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 88350-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 141 385  (2022) [+]
Loĝdenso 499 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 6′ S, 48° 55′ U (mapo)-27.097777777778-48.917777777778Koordinatoj: 27° 6′ S, 48° 55′ U (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Areo 283,223 km² (2 832 2.3 ha) [+]
Brusque (Sankta Katarino)
Brusque (Sankta Katarino)
DEC
Lokigo de Sankta Katarino en Brazilo
Situo de Brusque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brusque (Santa Catarina) [+]
v • d • r

Brusque estas urbego kaj municipo en la subŝtato Sankta Katarino (Brazilo) en suda Brazilo. La loknomo prenis sian nomon de la antaŭa provinca prezidanto Francisco Carlos de Araújo Brusque.

Urba panoramo en Brusque

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2024 la loĝantaro estis 151 939 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbego situas en la valo laŭ rivero 21 m super la marnivelo kaj havas areon de 284.675 km². Blumenau troviĝas 25, subŝtata ĉefurbo Florianópolis 66 (voje 99), iama ĉefurbo Rio-de-Ĵaneiro 743, aktuala ĉefurbo Braziljo 1263 km aere laŭ . Nuna etna konsisto estas: 90% blankuloj; 4% nigruloj; ktp. La origina loĝantaro estis: 50% germanoj; 30% italoj; 10% portugaloj; 9% afrikanoj; 1% azianoj.

Dekomence indiĝenoj vivis en la areo. Eŭropeca komunumo Vila do Itajahy estis fondita en 1860 fare de 55 germanaj enmigrantoj. Post 1875 ankaŭ italoj ekloĝis tie. En 1890 ĝi estis renomita Brusque.

Brusque estas konata kiel "La Lulilo de Ŝpinado kaj Teksado de Sankta Katarino" kaj "La Urbo de Tekstiloj." Brusque estas la ĉefa centro de tekstila fabrikado en suda Brazilo, precipe pretkudrita vestaĵo. Estas ankaŭ tri bierfarejoj en la urbo.

Komence estis nur Brusque Universitata Centro, ekde la 2000-aj jaroj aperis aliaj altlernejoj aŭ institutoj.

Preĝejo

La plimulto de la loĝantoj estas la katolikoj (80%); luteranoj (15%) kaj aliaj. La urbego estas signifa pilgrimloko.

Brusque estas alirebla per ĉefvojoj. La mapo prezentas flughavenon proksime. Loke aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

La urbego situas en subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La jara averaĝa temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 15-27 °C. Jare averaĝe pluvas 1 710 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Bildoj pri Brusque
Seminario
Subĉiela muzeo de skulptaĵoj
Botanika ĝardeno
Astronomia Observatorio
Konstruaĵo
Hotelo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • muzeoj
  • germana festivalo ĉiun oktobron ekde 1986 kun cent mil da vizitantoj
  • astronomia observatorio
  • statuo
  • botanika ĝardeno
  • WikiTrans