Saltu al enhavo

Cirth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cirth (esperantigite „kirt“) aŭ Tolkienaj runoj estas runa alfabeto kreita de J.R.R. Tolkien meze de la aliaj konstruitaj lingvoj, kiujn li uzis en siaj verkoj, unu el pluraj inventitaj alfabetoj de li. „Cirth“ estas plurala formo indikanta la skribosistemon. La singulara formo indikanta unusolan runon estas „certh“ (esperantigite „kert“).

Tolkien kreis runojn por siaj elfoj, hobitoj ktp. Ili bazis parte sur futhark'aj runoj (nordeŭropaj historiaj skribmanieroj), kaj parte sur barataj skribmanieroj. Vere, oni povas diri ke Tolkienaj runoj estas laŭ formo runa skribo, sed laŭ logiko barata skribo. Ĉar Tolkien estis filologo, li ne povas ne admiri la logikecon de barataj skribmanieroj, sed ne povas malagnoski la elegantecon de furthark'a skribmaniero, li do unuigis arte ambaŭ.

Ekzistas 60 literoj en tiu alfabeto:

p ĵ l e
b nj–z lh ē
f k ng–nd a
v g s–h ā
hw kh s–’ o
m gh z–ŋ ō
(mh), mb ŋ–n ng* ö
t kŭ nd–nj n*
d gŭ i, (j) h–s
th khŭ j* *
dh ghŭ, ŭ hj* *
n–r ngŭ u ps*
ŝ nw ū ts*
j r–j ŭ +h
ŝ rh–ĵ ü &

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]