Saltu al enhavo

Ĝermolisto de italaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Debora Rossetti)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Demetrio Achillini (naskiĝis 1874? - mortis 1922) estis esperantisto el Ĝenovo, kies Esperanto-grupo li estis prezidanto.[1]

Alessandro ANGELETTI (naskiĝis en 1923, vivis en Ozieri, mortis en 1992 en Sardio, Italio) estis itala esperantisto kaj notario.[2] En Sardio li estis movada gvidanto kaj organizanto de lingvaj seminarioj pri Esperanto. Krome li multajn jarojn estis prezidanto de la Sarda Esperantista Unuiĝo (Unione Esperantista Sarda)[2], estis aktiva membro de IKUE kaj funkciis kiel unu el la ĉefaj organizantoj de la 54-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu havis lokon en oktobro 1983 en Alghero.[3]

  1. ↑ Esperanto n258 fev 1922
  2. 1 2 artikolo I sogni di Garibaldi de januaro 2018 Arkivigite je 2024-07-24 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
  3. ↑ Espero Katolika, numero 1982 12

Roberto Antoniolli (mortis la 10-a de julio 1924) estis esperantisto el Triesto en la komenco de 20-a jarcento. Li translokiĝis al Trento 1922.[1]

Alfredo BASSETTI naskiĝis en 1912, dum 50 jaroj animo de la Esperanto-movado en Trento (Italio) kaj prezidinto (1966- 94) de la loka Esperanto-grupo, delegito pri fervojoj kaj turismo, mortis la 25-an de februaro 1997.

Alessandro BELLUCCI estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Dario BESSEGHINI estas itala esperantisto kaj amatora lingvisto, ekde la fino de la 1970-aj jaroj gvida aktivulo de Itala Esperantista Junularo (IEJ) kaj inter la jaroj 1980 kaj 1985 redaktoro de la revuo Kontakto de TEJO - parte sole, parte en redaktora duopo. Interalie de 1981 ĝis 1982 ĉi estis la kunprezidanto de Itala Esperantista Junularo, agante kun Cristina de' Giorgi. Li naskiĝis en Bergamo kaj ekde la jaro 1992 laboras kiel komputila teknikisto en la Universitato de Pizo (Pisa),[2] kie li diplomiĝis pri matematiko. Li loĝas en San Giuliano Terme iom norde de Pizo.[3] Naskiĝdato ne jam troviĝis en la interretaj mencioj pri li, sed laŭ takso li devus havi naskiĝjaron 1960.

Medardo BIAGI (naskiĝis en 1907, mortis la 7-an de decembro 1991 en Bologna, Italio) estis malnova membro, regula kongresano kaj apoganto de Societo Zamenhof.

Giacomo BIANCHINI ekstis itala pastro, esperantisto de la unua duono de la 20-a jarcento kaj membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto. Li naskiĝis en la 12-an de marto 1875 en Carbona, parto de la komunumo San Vito al Tagliamento en la provinco Pordenone kaj regiono Friulo-Venecio Julia kaj mortis en 1954 en Cimpello di Pordenone). Giacomo Bianchini esperantiĝis en la jaro 1904.

Patrizia BINI estas itala esperantistino, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Matia BOLCATO (n. en 1906, mortis la 20-an de septembro 1998), estis itala esperantistino kaj iama UEA-delegito pri instruado en Mantovo (Italio).

Laura BONCIANI estas itala esperantistino, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Egisto BORGHINI (naskiĝis la 15-an de septembro 1953, mortis decembre 2023) estis esperantisto ekde juna aĝo. Ekde 2021 li estis prezidanto de la Esperanto-klubo en Massa.

Riccardo BORGIOLI estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Giuseppe Stanislao BOSCARINO (mortis 72-jara la 21-an de oktobro 1971) estis esperantisto ekde la jaro 1913 en Sicilio (Italio), kaj dum multaj jaroj estis UEA-delegito en Ragusa.

Serio BOSCHIN (naskiĝis en 1930), esperantisto ekde 1968, estis prezidanto de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj (UECI) de 1998 al 2003, kaj dum aliaj jaroj estrarano. Li loĝas en Treviso apud Venecio.

Agostino BRIZZI (naskiĝis en 1894, mortis la 7-an de aŭgusto 1965), estis itala esperantisto kaj literaturisto, kiu lernis Esperanton en 1920. Li postlasis manuskripton de ampleksa vortaro itala-Esperanta.

Enrico BRUSTOLIN estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio. Ekde 2015 ĝi estas ties prezidanto (laŭ stato de 2023).

Giovanni CACCIAPUOTI estis itala pionira esperantisto. Li en Napolo aperigis en 1902 gazeton L' Esperantista; en 1903 li fondis Esperanto-grupon en Napolo, kiu baldaŭ malaperis, kaj tiam refondiĝis loka grupo nur en 1922. Tiu urba esperantista grupo, ankoraŭ funkcianta, havas la nomon "harmonio kaj progreso".

Enrico CAMPANILE (kampanile) (naskiĝis la 4-a de novembro 1861 – ?) estis itala esperantisto kaj reĝa notario. Ekde 1922 li estis la prezidanto de la Napola Esperanto-Grupo "harmonio kaj progreso", fervora propagandisto, kiu elstaris per gastamo kaj bonhumoro.

Pilade Cappella estis esperantisto itala en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko: Lecionoj de tipostenografio (en lingvoj Esperanta kaj itala); Eld. de A. Paolet, S. Vito al Tagliamento (Italujo).

Domenico Cavalieri estis esperantisto militkaptita en 1916 dum la Unua mondmilito en Linz[1]

Francesco Chierego (mortis 1922) estis esperantisto en Trieste en la komenco de 20-a jarcento.[2]

Giuseppe CHECCO (mortis en 1976 en Triesto, Italio) estis itala esperantisto.

Li estis fervora aganto en la loka Esperanto-movado dum pluraj jardekoj. Li estis membro de UEA ekde 1947.

Pier Luigi CINQUANTINI (ĉinkŭantini) (naskiĝis en Blera la 9an de februaro 1962) estas itala esperantisto kaj profesie policisto. Fama pro la organizado de Internacia Arkeologia Laborbrigado kiu okupiĝis pri fosado/purigado de etruskaj restaĵoj en urbeto Blera, li estis redaktoro de la itala Esperanta revuo l'Esperanto, kaj interesiĝas pri muziko: li faris Esperantan muzikalon kaj tenas liston entenantan la tekstojn de ĉiuj italaj kantoj tradukitaj en Esperanto.

Carlo Clerico (naskiĝis 1862 - mortis 1923) teologisto, estis esperantisto el Villastellone.[3]

Giacomo Costantini estis esperantisto en Trani en la komenco de 20-a jarcento.[4]

Michela CONCIALDI estas itala esperantisto vivanta en Bolonjo. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri eŭropaj projektoj.

Eksteraj ligiloj

Franca CONCINA (1932-1996), kasistino de Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj, kunorganizanto de pluraj kongresoj, mortis la 16-an de oktobro en Torino.

libroforma tabulo pri la paroladoj de Zamenhof en la unuaj tri UK-oj, en la ĝardeno Esperanto de Gianni Conti (pr. Ĝani Konti).

Gianni CONTI, aŭ formale Giovanni Conti (n. en 1932, m. la 1-a de aŭgusto 2022), tre aktiva esperantisto, estas aparte konata pro la Ĝardeno Esperanto apud sia domo en Cormano apud Milano.

Eksteraj ligiloj

Glauco CORRADO (1937-2004), milana profesoro, esperantisto tre aktiva inter la italaj katolikoj, longe instruis Esperanton kaj verkis Gramatikon pri Esperanto por itallingvanoj Arkivigite je 2024-05-13 per la retarkivo Wayback Machine kaj babiladojn por komencintoj (Dirite inter Ni).

Massimo DESIDERI, estis itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Primo DOTTARELLI (naskiĝis la 1-an de decembro, 1864 en Roma, mortis la 6-an de decembro 1919 en Roma), estis itala esperantisto.[5] Esperantisto de 1905. Vigla kaj fervora propagandisto. De 1905 konsulo, Poste Delegito de Universala Esperanto Asocio (UEA), bazita en Roterdamo (Nederlando).

Angelo DURANTI (naskiĝis en 1927, mortis la 8-an de septembro 2002, en Madonna Degli Angeli, parto de la komunumo Fondi en la Provinco Latina (Italio)) estis itala esperantisto. Estis pastro, piliero de la Tutmonda Ekumena Ligo (TEL), iama Vic-Delegito kaj Fak-Delegito.

Piero FERRARA naskiĝis en 1940, delegito pri brikfarado kaj skoltismo, forpasis en San Lazzaro di Savena (Italio) la 17-an de septembro 1999. Longdaŭra membro de la Bolonja Esperanto-grupo, li agis precipe en la skolta medio.

Livio FIORONI (naskiĝis la 2-a de aŭgusto 1948) estas itala esperantisto vivanta en Milano. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la asocia libroservo.

Eksteraj ligiloj

Anna FORMAGGIO, estas denaska esperantistino el itala-hungara familio, filino de Aldo kaj Elisabetta Vilisics Formaggio. Ŝi estas la pli juna fratino de Eva Formaggio, kaj same kiel la fratino pasigis la lernejajn jarojn en Chiavari, Italio. Interalie, ŝi kun Uta Hasekamp verkis centojn da ilustraĵoj por la Esperanto-lernolibro Tesi, la testudo, kies unua eldono publikiĝis dum 1985 en Bonno.

Raffaele FRANCESCHINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri eduko.

Mario FURLAN (1906-1995), mecenato de la movado en Triesto kaj de la granda vortaro itala-Esperanta, mortis la 9-an de septembro 1995.

Francesco GERACI (mortis 66-jara la 12-an de aprilo 1965) estis itala esperantisto, mezgrada profesoro. En 1961 li kunorganizis la unuan kunvenon de siciliaj esperantistoj, kiu rezultigis la restarigon de la tiea movado.

Giuseppe Giacone (naskiĝis 1891 - mortis 1923) estis esperantisto el Genova en la komenco de 20-a jarcento. [6]

Aldo GRASSINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri "specialaj taskoj".

Pia INCORONATO (n. en 1922, mortis la 10-an de julio 2000), instruistino, animo de la Esperanto-agado en sia urbo Ercolano (Italio), iama delegito pri arkeologio.

Giuseppe Ipavitz (mortis 1920) estis esperantisto en Gorizia en la komenco de 20-a jarcento.[7]

Piatti IPPOLITO (naskiĝis en 1885, mortis la 20-an de junio 1971) estis itala esperantisto. Profesoro Piatti Ippolito, delegito de UEA dum dudeko da jaroj kaj eksdirektoro de la katedro de Esperanto en la universitato de Milano, sukcese agadis por Esperanto ĉe turismaj, komercaj kaj edukaj instancoj italaj, kaj tradukis i.a. la raporton de Ligo de Nacioj.

Verkoj
  • Milano. Eld. Redaelli, Milano, 1921(?) 32 pagoj.
Citaĵo
„ Tiu konciza informaro pri urbo Milano, giaj Esperantistaj asocioj, historiaj faktoj, vidindajoj, ekskursoj, muzeoj, konsulejoj,hoteloj, kaj tramlinioj, estos tre utila al la dediĉatoj. Ili multare uzu ĝin. ”
— Esperanto n257 jan 1922

Elda Lodetti (naskiĝis 1894? - mortis 1920) estis esperantisto el Verona en la komenco de 20-a jarcento. Ŝi estis bofratino de Amerigo Reni[8].

Lorenzo LONGONI (1920-1996), kanoniko de la katedralo de Milano, spirita asistanto de Itala Katolika Unuiĝo Esperantista kaj de la Milana Katolika Esperanto-Centro, mortis la 21-an de majo 1996.

Alessandra MADELLA estas itala esperantistino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la asocia revuo. En la konferenco Assessing World Languages Workshop and Conference komence de novembro 2018 en la universitato de Makao, ŝi prelegis angle pri la temo Formal and Informal Assessment in the Esperanto Courses at the Kunming College of the Arts.

Realigis la animacion de La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo.

Ida MANCINELLI (naskiĝis la 21-an de junio 1928 en Valle di Maddaloni (CE), mortis la 8-an de septembro 2009 en Napolo), instruisto, estis itala esperantistino. Ŝi propagandis esperantismon en la dommastrina movado de la 1980-aj jaroj en Napolo, kie ŝi konstante vivis kun edzo Eduardo Delehaye (ankaŭ esperantisto) kaj kvar gefiloj: Luigi, Elena, Vincenzo kaj Renato (tri geesperantistoj).

Rag. Ciro MENOTTI (mortis en 1958 aŭ 1959 en Brescia) estis itala esperantisto, librotenisto, multjara delegito de UEA, fervora propagandisto kaj fondinto de loka Esperanto-grupo (laŭ Esperanto 642).

Miriam MICHELOTTI (perdis sian vivon en strata akcidento la 25-an de novembro 1991 en Sicilio, kune kun sia fratino Maria Luisa) estis unu el la fondintoj de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

H. Mondini

[redakti | redakti fonton]

Dr. H. Mondini estis esperantisto el Stenico militkaptita en 1915 dum la Unua mondmilito ĉe Linz[9].

Brunella MORACCI estas itala esperantistino, membro de Florenca Esperanto-Asocio.

Carlo MUSAZZI (naskiĝis la 24-an de marto 1922, mortis la 23-an de februaro 2001) estis itala esperantisto kaj pastro katolika. De 1988 plurajn jarojn li laboris kiel redaktoro ĉe la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana. En Valencio (1993) kaj Prago (1996) li gvidis Esperanto-lingvajn diservojn dum la Universalaj Kongresoj.

Orestes Nardi (naskiĝis la 21-an de junio 1886 en Cascia; mortis la 10-an de majo 1922) estis esperantisto kaj maristo dum la komenco de la 20-a jarcento. Dum lia militservo, li propagandis inter siaj kunuloj en Gosport, Southwold (vikidatumoj) kaj Dublin, kaj poste surŝipe li daŭrigis tiun laboron kiam ajn li trovis okazon, vizitante esperantistojn en Jokohamo, Ŝanhajo, Vancouver, kaj Wellington, Novzelando[10].

  1. ↑ Esperanto n191-192 jul-aŭg 1916
  2. ↑ Esperanto n265 okt 1922
  3. ↑ Esperanto n273 maj 1923
  4. ↑ Esperanto n178 jul 1915
  5. ↑ Esperanto n236 apr 1920
  6. ↑ Esperanto n274 jun 1923
  7. ↑ Esperanto n237 maj 1920
  8. ↑ Esperanto n243 nov 1920
  9. ↑ Esperanto n181 sep 1915
  10. ↑ La Brita Esperantisto - numero 207, junio (1922)

Paola NIGRELLI (naskiĝis la 26-a de marto 1964) estas itala esperantistino vivanta en Torino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la Itala Kongreso de Esperanto de 2018 en San Marino.

Eksteraj ligiloj

Aldo GRASSINI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la eldona komisiono kaj la pres-servo de la asocio.

Eksteraj ligiloj

Vincenzo Pasquario estis esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • Canto delle nazioni sorelle. Kanto de l' frataj nacioj. Paroloj de Vincenzo Pasquario; muziko de majstro Natale Garosio. Eld. Internacia Kanto Lerneja. Genova.
Citaĵo
„ Kun teksto en originala lingvo itala, kaj traduko en lingvoj franca, angla kaj Esperanta. Tiu kanto estis unuafoje kantita, la l0an de Majo 1919 en Genova, de 5000 gekantantoj ĥorsocietanoj, studentoj, kaj gelernantoj de la unuagrandaj lernejoj. La aŭtoro permesas liberan publikigon kaj kantadon en ĉiuj landoj. ”
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

Roberto Paternolli (mortis 1916) estis esperantisto el Gorizia, kiu mortis dum la milita okupo dum la Unua mondmilito. [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Esperanto n239 okt 1919

Jakov PERČEVIĆ (naskiĝis en Jugoslavio) fervora aganto, propagandisto kaj animo de la Esperanto-movado en Napolo (Italio), mortis en la 90-aj jaroj de la dudeka jarcento. La "Napola Esperanto Biblioteko kaj Legocentro "Jakov Perčević"", de la "Napola Esperanto Grupo "Harmonio kaj Progreso"", nomiĝis laŭ li.

Alessandro PERNA (naskiĝis la 8-an de septembro -jaro?- en Romo, vivas en Torino) estas itala esperantisto. Li en sia junaĝo tre aktivis en Itala Esperantista Junularo kaj laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri rilatoj al EEU. En la 2020-aj jaroj, Alessandro kunlaboris en la Loka Kongresa Komitato de la UK 2023 en Torino. [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ listigo de la membroj de la Loka Kongresa Komitato pri la UK 2023 en Torino, kun portreta foto de Alessando

Eksteraj ligiloj

Gustavo PERINI (naskiĝis en 1897; mortis la 20-an de decembro 1998) estis itala esperantisto kaj sekretario de la Esperanto-grupo en Trento (Italio), kiu dum multaj jaroj instruis Esperanton kaj servis ĝis 1985 kiel delegito de UEA.

Giuseppina PICCIOTTO DE VITA (naskiĝis en 1916, mortis en marto 1989 en Palermo, Italio) estis UEA-delegitino dum trideko da jaroj.

Riccardo PINORI, je plena nomo Riccardo Natale PINORI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2026 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri administrado.[1]

Domenica Pomarici estis itala esperantistino en la komenco de 20-a jarcento. Ŝi verkis librojn kaj artikolojn.

Verkoj
  • Grammatica ragionata arricchita di esercitazioni di lingua Esperanto ad uso delle scuole. Eld. A. Mondadori, Milano-Roma, 1921(?), 448 pagoj
Citaĵo
„ Jen nova plena gramatiko de Esperanto por Italoj speciale verkita por uzo en lernejoj, ĉiuj punktoj de nia lingvo estas en ĝi siavice kaj tre detale klarigataj en tridek lecionoj; tre multaj ekzemploj evitos ĉiun dubon ĉe lernanto; samtempe la senĉesa komparo inter la malsimilaj esprimiloj de Itala kaj Esperanta lingvoj estas ĉiam akcentata tiom por ĝuste instrui la duan, kiom por helpi al pli plena kono de l’unua. Tiel denove pruvigas ke instruigo en Esperanto estas taŭga helpo por ellerno de ĉiu natura lingvo. La libro enhavas multe da bonegaj ekzercoj Italaj kaj Esperantaj por traduki, legajoj, temoj por redaktaĵoj; la ĉefaj faktoj de historio, interna ideo kaj graveco de nia movado ne estas forgesataj; same konversaciaj frazoj, komercaj leteroj, anekdotoj, poezioj, tradukekzemploj ne mankas. Unue oni juĝas preskaŭ tro ampleksa gramatikon kun preskaŭ kvin cent paĝoj; sed se ĝi provizas materialon por eble du aŭ trijara studado de Esperanto, se ĝi estas samtempe tiel kompleta kaj komprenebla, ke certe per ĝi perfekta meminstruado estas tute ebla, oni ne povas riproĉi la jam aluditan abundecon da klarigoj ekzemploj kaj ekzercoj. La libro montras nedubeblan pedagogian kapablon kaj estas ankaŭ bone aranĝita kaj presita. Sed pro ĝia pleneco, pro la sistema ordo, precipe pro la uzo de nura gramatika metodo, ĝi pli taŭgas por lernantoj de duagradaj aŭ superaj lernejoj, ol por infanoj. ”
— G. S. Esperanto n258 fev 1922


Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Dante Randi estis esperantisto el Triesto militkaptita en 1917 dum la Unua mondmilito en Linz [1]

Amerigo Reni estis esperantisto en la komenco de 20-a jarcento. Li estis bofrato de Elda Lodetti.[2]

Agostinho RIGHI (naskiĝis en 1926, mortis la 16-an de januaro 2000) estis itala instruisto kaj esperantisto. Multajn jarojn li estis la prezidanto de la Bolonja Esperanto-grupo A. Tellini.

Pietro Rizzo itala esperantisto.

Verko:

  • Lineamenti di lessiografia dell’ esperanto. Eldonejo Edistudio, Pisa, 1983. 61p.
Citaĵo
„ Ampleksa itallingva kritiko de la vortaro Vocabolario italiano-esperanto (Verona, 1981) kaj la Esperanta leksikografio ĝenerale. ”
— Der Esperantist n130_feb. 1985

D-ro Vito Romita (mortis 1921) estis esperantisto en Modugno en la komenco de 20-a jarcento.[3]

Carlo ROSSINI (vivdatoj ankoraŭ ne konataj) estis itala esperantisto el la unua duono de la 20-a jarcento. Parte konata estas lia turista kaj komerca gvidlibro pri la banurbo Montecatini Terme, nomata Italaj Urboj: Montecatini, ĝiaj mineralakvoj kaj grotoj, eldonejo A. Paolet, San Vito al Tagliamento , 1928, 56 paĝoj. En la teksto pri la urbo Montecatini Terme notiĝas iuj pliaj informoj, precipe du recenzoj el Belgio kaj Aŭstrio de 1930 kaj 1931.

Massimo RINALDI estas itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio ekde 2018. Li naskiĝis en Florenco en 1964 kaj nuntempe profesias kiel programisto. Li ankoraŭ ne bone konas la lingvon sed li ĉiam estis fascinita de ĝi ekde sia infanaĝo, ĉar universala lingvo estas demokrata kaj povas kunigi homojn sen malegalecoj.

Massimo RIPANI estas itala esperantisto vivanta en Teramo. Li funkciis kiel ĉefredaktoro de TEJO Tutmonde kaj laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri disvastigo.

Eksteraj ligiloj

Debora ROSSETTI estas itala esperantistino. Ŝi laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri sociaj retoj kaj la asocia retpaĝaro.

Eksteraj ligiloj

Lucia SANNA, naskiĝinta en 1950, loĝas en la provinco de Florenco. Ŝi estas emerita instruisto, nuna sekretario de Florenca Esperanto-Asocio kaj esperantistino ekde 1985.

Cesare Sassone (naskiĝis 1869? - mortis 1923) lernejestro, estis esperantisto el Genova en la komenco de 20-a jarcento.[4]

Gian Piero SAVIO (naskiĝis en 1944) estas itala esperantisto vivanta en Israelo. Li aktivas en la projekto Esperanta Retradio kaj aparte redaktas tekstojn pri Israelo. Interalie li tradukis, kun Amri Wandel, impresan novelon pri Esperanto de la israela verkisto Amos Oz en la revuo Esperanto de julio 2015, kaj prezentas la itala-franca drama filmo el la jaro 1986 Manon de la fontoj en la Esperanta Retradio de la 7-a julio 2017.

Eksteraj ligiloj

Luigi SCARSELLI (mortis la 15-an de decembro 1923[5]) estis itala esperanisto unuavice aktiva en sia hejmurbo Florenco en la unua duono de la 20-a jarcento. Li menciiĝas jam plurfoje en la revuo Esperanto en 1909.[6][7]. La sekvan jaron, kiam en Florenco okazis la 1-a Itala Kongreso de Esperanto kaj samurbe fondiĝis la Itala Esperantista Federacio (IEF), li internacie konatiĝis per orkestra muzikaĵo nomata "Marŝo de la Esperantistoj",[8] kaj en la jarlibro 2022 li plu listiĝas kiel la ĉefa UEA-delegito en la urbo.[9]

Referencoj

  1. ↑ Esperanto n198 feb 1917
  2. ↑ Esperanto n243 nov 1920
  3. ↑ Esperanto n256 dec 1921
  4. ↑ Esperanto n274 jun 1923
  5. ↑ Esperanto, n282 feb 1923<
  6. ↑ revuo Esperanto, la 5-an de februaro 1909
  7. ↑ revuo Esperanto, la 20-an de aprilo 1909
  8. ↑ bibiografio de Davidof 1908-1911, p. 85
  9. ↑ oficiala Jarlibro de 1922, p. 103 (en formato PDF)[rompita ligilo]
Forwa Solimena, en uniformo de crocerossina (= volontula flegistino) de la Itala Ruĝa Kruco dum la Dua Mondmilito (1940-1945)

Forwa SOLIMENA (naskiĝis en 1912 en Napolo, mortis en 1994 samurbe) estis itala esperantistino, kiu dum la Dua Mondmilito (1940-1945) servis kiel volontula flegistino de la Itala Ruĝa Kruco. Dum 50 jaroj (1944-1994) ŝi estis fervora aganto, propagandisto kaj animo de la Esperanto-movado en Napolo (Italio). Ŝi listiĝis kiel fak-delegito por kulturo de Universala Esperanto-Asocio (1974-1994).

Renzo SOMMI (naskiĝis en 1922, mortis la 14-an de decembro 2000 en Fidenza, Italio) estis 40 jarojn delegito en Fidenza, gvidis multajn kursojn kaj aranĝis diversajn renkontiĝojn.

Agostino STELLACCI (stelaĉi), italo, sacerdoto, prof., eksmilita kapelano kaj post kapelano O. N. B. kaj kapelano de pasaĝerŝipo Conte Grande. De 1928 gvidis la kursojn de Kampana Esperantista Instituto kaj de 1937 sur pasaĝerŝipo Conte Grande. Kunlaboris por „Rivista Italiana di Esperanto“.

Leandro TACCANI (naskiĝis en 1901, mortis la 17-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri instruado en Milano (Italio). Honora Membro de Itala ESPERANTO Federacio, li stimulis amasan lernadon de Esperanto en la mezlernejo, kiun li estris dum 22 jaroj. Dank'al li ekzistas turisma mezlernejo en Milano kun la nomo Marignoni-Polo. Daniele Marignoni estas la unua itala esperantisto.

Arturo Tarrini (naskiĝis 1900? - mortis la 26-an de aprilo 1923) estis esperantisto en Genova. Li estis vic-prezidanto de la Genova Esperanto-Unuiĝo[1].

Adria Tellini estis esperantistino en Udine en la komenco de la 20-a jarcento.

Verko:

  • Kristanaj preĝoj por blinduloj . Eld. la aŭtorino, San Rocco, 1907(?)

Ugo TONINI (naskiĝis en 1949, mortis en 2024 en Trento) estis itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estis unu el la estraranoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri financoj.

Humberto Toschi estis esperantisto en Italio en la unua duono de 20-a jarcento.

Verkoj

  • Gvidlibro tra Bologna por la kongresanoj de la 5-a Esperantista Kongreso Itala. Eld. A. Paolet, San Vito al Tagliamento, 1920. 16 paĝoj 16 X 12 cm. Ilustrita.
  • Gvidlibro tra Bologna eldonita je l'okazo de la pilgrimo de la 5-a kongreso de italaj Esperantistoj al la tombo de Dante. Eld. A. Paolet, San Vito al Tagliamento, 1920

Alberto VITALE estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri la informa fako. Kadre de tio li inter aliaj homoj intervjuiĝis en februaro 2017 en la ŝtata itala televido RAI pri Esperanto.[2]

  1. ↑ Esperanto n274 jun 1923
  2. ↑ intervjuo en februaro 2017 en la ŝtata itala televido RAI (itale) kaj novaĵo pri ĝi, Alberto Vitale ekde minuto 3:10

Eksteraj ligiloj

Giovanni ZANABONI estas itala esperantisto. Li laŭ la stato de 2017 ĝis 2020 estas unu el la konsilianoj de Itala Esperanto-Federacio, respondeca pri rilatoj kun la asocio Tavola della Pace, kun skoltoj kaj volontulaj asocioj.

Pierre ZANIN (naskiĝis en 1921, mortis la 2-an de septembro 1995) estis UEA-delegito en Mel (Italio) pri instruado, ĝardenoj kaj universala kalendaro. Krome dum multaj jaroj li aktivis kiel instruanto de Esperanto.

Alessandro ZAPPALÀ (naskiĝis en 1922, mortis la 26-an de novembro 2000) estis iama fakdelegito pri instruado kaj delegito en Mesino (Messina, Sicilio).