Saltu al enhavo

Diskuto:Condoleezza Rice

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Pri la duba aserto pri

prave iu aldonis ŝablonon "mankas fonto". Esperantigo estas oficiala kiam iu verkis esperantlingvajn librojn kun tiu esperantigita nomo sur la titolpaĝo, kiuj amase vendiĝis kaj abunde recenziĝis, aŭ kiam la esperantlingva gazetaro en grandaj kvantoj uzis tian esperantigon en la esperantlingvaj amaskomunikiloj. Se tiel estas, devas esti eksteraj referencoj pri tio. Sed mi forte dubas ke io tia troveblas. Se esperantlingva gazeto raportis pri ŝi (ekzemple Monato aŭ Le Monde diplomatique en Esperanto), aŭ kiam en esperanta evento iu faris prelegon pri ŝia politiko, tiam oni probable nomis ŝin per ŝia normala anglalingva nomo - tiun citi en esperantlingva teksto estas tute normala procedo. ThomasPusch (diskuto) 19:01, 14 jan. 2025 (UTC)Reply