Saltu al enhavo

Diskuto:GLEA

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 6 tagoj by ThomasPusch

@Mirmal, Sciureto, kaj Tlustulimu: Pri Alice Wiebach (poste Alice Schödl) kaj Alfred Kraushaar" ekde sep. 2008, do ekde pli ol 18 jaroj, estas ruĝaj internaj ligiloj, kaj ankoraŭ neniu artikoleto aŭ mencio en la Ĝermolisto de germanaj esperantistoj estas farita. Mencion en la "ĝermoliston" oni povus eĉ fari havante tiom amase malsufiĉajn informojn kiel estas nun en la teksto GLEA. Ĉu vere neniu havas eĉ parteton de plia informo?? La paĝo blanke-info.de pri Kraushaar almenaŭ indikas vivdatojn 1902 ĝis 1986, pri naskiĝ- (eble Berlino?) kaj mortloko mankas indiko. Alice Schödl evidente estis edzino de la kamarado Ludwig Schödl (1909-1997) kaj ankaŭ certe nuntempe ne plu vivas. Efektive, laŭ blanke-info.de ŝiaj vivdatoj estis 1906 ĝis 2000, naskiĝ- kaj mortloko supozeble kiel ĉe la edzo estis Berlino kaj Neuruppin; laŭ la vikipedia teksto pri la edzo ŝia mortodato estis la 6-a de decembro 2000. Ĉu neniuj kromaj informoj haveblas? Ankaŭ ne de paperaj informoj el GDREA, ie en librobretaroj aŭ en subtegmentejaj arkivo-kestoj? ThomasPusch (diskuto) 15:16, 6 nov. 2026 (UTC)Reply

Aldone, pri Eduard Weichmann, menciita en la literatura listo paĝofine, ekzistas neniu vikipedia teksto en iu ajn lingvo, sed jes jam ekzistas vikidatumero d:Q94843635 kun indiko "germana esperantisto, redaktisto kaj liberpensulo (1919–1988)". Ĉu tiu du jaroj jam sufiĉus por enpreno en la Ĝermolisto de germanaj esperantistoj?
Kaj pri la germana literatura kaj arthistoriisto Rainer Noltenius same ekzistas vikidatumero d:Q95348192, kaj eĉ vikipedia teksto en la germana, de:Rainer Noltenius. Ĉar li ne estas esperantisto, la supra "ĝermolisto" ne estas por li, sed se iu esperantisto vere havas grandan koron kaj farus por li artikolan ĝermon de informkesto kaj 3-4 frazoj (aŭ pli), tio estus tre bonvena, ĉar R. Noltenius vere multe esploris pri la Esperanto-movado, ne estante esperantisto...
Pri la GDR-a esperantisto Diethelm Becker el Rostock, kiu publikigis tekston en 1966, ankaŭ menciita en la literatura listo paĝofine, ekzistas neniu vikidatumero, kaj sekve ankaŭ mankas ĉiuj informoj en vikipedia branĉoj en iu ajn lingvo. Pri li teksto nur imageblus kun malnovaj "paperaj informoj el GDREA, ie en librobretaroj aŭ en subtegmentejaj arkivo-kestoj"...
Pri Ferdinand Zuckarolli, C. aŭ G. Stein, Fritz Hegewald, Paul Rauschenbach kaj aliaj nomoj mankas ĉiuj informoj. Almenaŭ pri Otto Bässler jam ekde 2009 estas teksto, do ĝin bonas ligi. ThomasPusch (diskuto) 13:24, 7 nov. 2026 (UTC)Reply