Saltu al enhavo

Diskuto:Profesio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 jaro by Arbarulo in topic profesiaj (kaj okupaj) sufiksoj

profesiaj (kaj okupaj) sufiksoj

[redakti fonton]

Kiu sufikso estas preferata isto, logo, grafo?

Kiam estas donata studfako -io, do ĉi iisto aŭ simple isto? vidu historiisto, kaj ne historisto, sed por -logio oni ja kreas logo por la profesiulo. Sj1mor (diskuto) 07:32, 27 aŭg. 2025 (UTC)Reply

Vi tiklas tiklan temon . . .
Kaj el kelkaj viaj lastatempe kreitaj titoloj kaj viaj demandoj pri ili, mi pensas ke vi profitus, se vi restudus la principojn de vortfarado en Esperanto. Mi vere ne scias sufiĉe pri vi por scii kianivelan legaĵon rekomendi, sed PMEG estas vaste respektata.
En via demando pri "-iisto" gravas, ke Esperantaj vortoj konstruiĝas el serio de morfemoj. La morfemoj ne ŝanĝiĝas kiam ili kunmetiĝas. Ne ekzistas morfemo *histor-. Do *histor-ist-o k.s. neniam povus esti ĝustaj.
La paroj finiĝantaj kun -ologo, -ologio aŭ -ografo, -ografio ne estas regule formitaj en Esperanto, sed transprenitaj el la greka lingvo. Kiam vi ne certas ĉu la normala nomo de profesio uzas -ist- aŭ estas grekeca, mi rekomendus unue serĉi ĝin en la Tekstaro de Esperanto, kaj se vi ne trovos sufiĉajn ekzemplojn, demandi al pli spertaj esperantistoj.
Do la uzindo de -isto kompare al -ologo, -ografo estas parto de la ĝenerala demando, ĉu neanalizeblaj alilingvecaj vortoj estas pli aŭ malpli utilaj ol vortoj regule derivitaj el pli bazaj Esperantaj elementoj. La klasika prezento de unu opinio en tiu disputo (pli-malpli simila al mia opinio) estas La bona lingvo. --Arbarulo (diskuto) 18:03, 27 aŭg. 2025 (UTC)Reply