Saltu al enhavo

Purpurvosta imperikolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ducula rufigaster)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpurvosta imperikolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ducula
Hodgson, 1836
Specio: Purpurvosta imperikolombo

D. rufigaster

Ducula rufigaster
(Quoy & Gaimard, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Purpurvosta imperikolombo (Ducula rufigaster, laŭ kio ankaŭ Ruĝecventra imperikolombo) estas specio de birdoj de la kolomba familio Columbidae, kaj unu el la kvardeko da specioj de la genro Ducula, kiu vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio. Ĝi estas specio de specikomplekso Aenea, kiu enhavas pli ol 20 samgenrajn speciojn. Ĝi troviĝas kiel endemio en Nov-Gvineo. Iliaj naturaj vivmedioj estas tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.

Ĝi estas fortika kolombo de malhelverdaj flugiloj, blankeca kolo, kiu nuanciĝas en la kolo al rozkoloro kaj pli malsupre al oranĝecaj brusto kaj ventro (kio nomigas la specion laŭ la scienca nomo). La piedoj, la irisoj kaj la okulringoj estas ruĝaj.

Ĝi estas foje tuŝita de parazitoj Gunabopicobia.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (2023-04-29) “First Records of Picobiine Mites Associated with Birds-of-Paradise: Can Interspecific Sexual Behaviour of Hosts Play a Role in the Distribution of Quill Mite Parasites?”, Animals 13 (9), p. 1509. doi:10.3390/ani13091509.
  • Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3555-6.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]