Saltu al enhavo

Ducula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Imperiaj kolomboj
Purpurvosta imperikolombo, Ducula rufigaster, 
endemia de Nov-Gvineo
Purpurvosta imperikolombo, Ducula rufigaster,
endemia de Nov-Gvineo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ducula
Hodgson, 1836
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Ducula aŭ Imperiaj kolomboj estas genro de birdoj de la familio de Kolombedoj. Ili estas grandaj ĝis grandegaj kolomboj kun fortika korpo kaj mezaj ĝis longaj vostoj. Ili estas arboremaj, manĝas ĉefe fruktojn kaj estas tre proksime rilataj al la alia genro de fruktomanĝaj kolomboj, nome Ptilinopus. Ambaŭ genroj montras brilkoloran plumaron, ĉefe verdan, ofte kun kontrastaj malsupraj partoj purpuraj, oranĝaj aŭ ruĝaj. Kelkaj specioj de Ducula havas ĉefe elstarajn vaksaĵojn.[1] They have large gapes and swallow seeds whole, playing an important role in seed dispersal.[2]

Imperiaj kolomboj troviĝas en arbaroj de Suda Azio, Nov-Gvineo, norda Aŭstralio kaj Pacifikaj Insuloj. Multaj specioj estas nomadaj, kiuj veturas longdistance por profiti sezonajn fruktofontojn. Kelkaj entreprenas migradojn kaj ĉiuj estas fortaj flugantoj.[1] Pro habitatoperdo kaj predado, specioj de Ducula estas inter la plej minacataj el birdospecioj de la tuta mondo.[3]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genro Ducula estis enkondukita en 1836 fare de la angla natursciencisto Brian Houghton Hodgson kun Ducula insignis kiel la tipa specio. Tiu taksono estas nun konsiderata subspecio de la Monta imperikolombo (Ducula badia).[4][5] La genronomo Ducula devenas el la latina dux genitive ducis kun la signifo "estro".[6]

La taksonomio de la imperiaj kolomboj estas nesolvita, kaj la nombro de specioj ene de la genro Ducula registriĝis varie kiel 34 [7] kaj 36.[8][9] Artikolo de Derek Goodwin de 1959 pri la taksonomio de la genro Ducula[8] dividas lian aranĝon de 36 specioj en 7 subgrupoj laŭ la distribuado kaj fenotipo, kaj tiu klasigon sekvas Gibbs et al.[9] La nuntempa (2024) versio de la IOC World Bird List inkludas 42 nuntempajn speciojn.[5]

La genronomo Ducula devenas el la Latina dux genitivo ducis kun la signifo "estro".[10]

La genro enhavas la jenajn 42 speciojn:

SekcioBildoScienca nomoDistribuado
Poliocephala speci-grupo Ducula poliocephala (Gray, 1844) Rozventra imperikolomboFilipinoj.
Ducula forsteni (Bonaparte, 1854) Blankventra imperikolomboIndonezio (Sulaveso, Butono, Taliabu, Togiano, kaj Pelengo.)
Ducula mindorensis (Whitehead, 1896) Mindora imperikolomboFilipinoj (Mindoro)
Ducula radiata (Quoy & Gaimard, 1830) Grizkapa imperikolomboIndonezio (Sulaveso)
Carola speci-grupo Ducula carola (Gray, 1844) Grizkola imperikolomboFilipinoj
Aenea speci-grupo Ducula aenea (Linnaeus, 1766) Verda imperikolomboNepalo, suda Barato kaj Srilanko orienten ĝis suda Ĉinio, Indonezio kaj Filipinoj.
Ducula oenothorax (Salvadori, 1892) Engana imperikolomboinsulo Engano.
Ducula nicobarica (Pelzeln, 1865) Nikobara imperikolomboNikobaraj insuloj.
Ducula perspicillata (Temminck, 1824) Blankokula imperikolomboMolukoj.
Ducula neglecta (Schlegel, 1866) Serama imperikolomboMolukoj
Ducula concinna (Wallace, 1865) Bluvosta imperikolomboNov-Gvineo, Talaudoj, Sangihe, insuloj ĉe suda Sulaveso, sudaj Molukoj, kaj orientaj Malgrandaj Sundoj el Romang ĝis Tanimbar, oriente ĝis insuloj Aru.
Ducula pacifica (Gmelin, 1789) Pacifika imperikolomboUsona Samoo, Kukinsuloj, Fiĝioj, Kiribati, Niue, Papuo-Nov-Gvineo, Samoo, Salomonoj, Tokelau, Tongo, Tuvalu, Vanuatuo, kaj Valiso kaj Futuno.
Ducula oceanica (Desmarest, 1826) Mikronezia imperikolomboPalau, Karolinaj insuloj, Marŝalaj insuloj kaj Nauru.
Ducula aurorae (Peale, 1848) Polinezia imperikolomboFranca Polinezio.
Ducula galeata (Bonaparte, 1855) Nukuhiva imperikolomboNuku Hiva en Markizinsuloj de Franca Polinezio.
Ducula rubricera (Bonaparte, 1854) Ruĝbosa imperikolomboBismarkoj kaj Salomonoj.
Ducula myristicivora (Scopoli, 1786) Miristikovora imperikolomboIndonezio
Ducula geelvinkiana Schlegel, 1873 Geelvinka imperikolombo[11]Indoneziaj Ŝutenaj insuloj
Ducula rufigaster (Quoy & Gaimard, 1830) Purpurvosta imperikolomboNov-Gvineo.
Ducula basilica Bonaparte, 1854 Cinamoventra imperikolomboMolukoj.
Ducula finschii (Ramsay, 1882) Finŝa imperikolomboPapuo-Nov-Gvineo.
Ducula chalconota (Salvadori, 1874) Brungorĝa imperikolomboNov-Gvineo.
Ducula pistrinaria Bonaparte, 1855 Insula imperikolomboBismarkoj kaj Salomonoj
Ducula rosacea (Temminck, 1835) Rozkapa imperikolomboMalgrandaj Sundoj de Indonezio
Ducula whartoni (Sharpe, 1887) Kristnaskinsula imperikolomboKristnaskinsulo
Ducula pickeringii (Cassin, 1854) Griza imperikolomboSuluo, Miangas kaj Talaudoj
Ducula latrans (Peale, 1848) Bojema imperikolomboFiĝioj
Brenchleyi speci-grupo Ducula brenchleyi (Gray, 1870) Avelventra imperikolomboSalomonoj.
Ducula bakeri (Kinnear, 1928) Vanuatua imperikolomboVanuatuo.
Ducula goliath (Gray, 1859) Goliata imperikolombo aŭ Novkaledona imperikolomboNovkaledonio.
Ducula pinon (Quoy & Gaimard, 1824) Pinona imperikolomboNov-Gvineo.
Ducula melanochroa (Sclater, 1878) Bismarka imperikolomboBismarkoj.
Ducula mullerii (Temminck, 1835) Koluma imperikolomboNov-Gvineo.
Zoe's imperial pigeon Ducula zoeae (Lesson, 1826) Zoea imperikolomboNov-Gvineo.
Badia speci-grupo Ducula cuprea (Jerdon, 1840) Malabara imperikolomboOkcidentaj Gatoj de Barato.
Ducula badia (Raffles, 1822) Monta imperikolomboBangladeŝo, Butano, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajlando, kaj Vjetnamo.
Ducula lacernulata (Temminck, 1823) Malheldorsa imperikolomboMalgrandaj Sundaj Insuloj.
Ducula cineracea (Temminck, 1835) Timora imperikolomboTimoro kaj Vetaro.
Bicolor speci-grupo Ducula bicolor (Scopoli, 1786) Dukolora imperikolomboBirmo kaj Tajlando, tra Indonezio kaj orienten ĝis Filipinoj kaj la Birdokapa Duoninsulo en Nov-Gvineo.
Ducula luctuosa (Temminck, 1825) Blanka imperikolomboSulaveso.
Ducula spilorrhoa (Gray, 1858) Toresa imperikolomboAŭstralio (nordoriento de Okcidenta Aŭstralio, nordo de Norda Teritorio kaj norda Kvinslando, inkludante la insulojn de la Toresa Markolo), Nov-Gvineo, Aru Insularo, insuloj de la golfo Geelvink, insuloj D'Entrecasteaux kaj Louisiade insularo.
Ducula subflavescens (Finsch, 1886) Flava imperikolomboBismarka Arkipelago.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Goodwin, Derek. (1983) Pigeons and Doves of the World. London: British Museum of Natural History.
  2. ↑ (1989) “Pigeons as seed predators and dispersers of figs in a Malaysian lowland forest”, Ibis 131 (4), p. 521–527. doi:10.1111/j.1474-919x.1989.tb04788.x.
  3. ↑ (2007) “Geographical patterns of threat among pigeons and doves (Columbidae)”, Oryx 41 (3), p. 289–299. doi:10.1017/s0030605307001016.
  4. ↑ (1836) “Notices of the ornithology of Nepal”, Asiatic Researches, or, Transactions of the Society Instituted in Bengal 19, p. 143–192 [160].
  5. 1 2 Pigeons. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (2024). Alirita 13 February 2025 .
  6. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  7. ↑ Sibley, Charles. (1990) Distribution and Taxonomy of Bird of the World. New Haven and London: Yale University Press.
  8. 1 2 (1959) “Taxonomy of the genus Ducula”, Ibis 102 (4), p. 526–535. doi:10.1111/j.1474-919x.1960.tb07129.x.
  9. 1 2 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. London: Bloomsbury Publishing.
  10. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  11. ↑ Species Updates – IOC World Bird List (en-US). Alirita 18a de Junio 2021 .