Ed Markey
Edward John "Ed" MARKEY (naskita la 11-an de julio 1946 en Malden, Kantono Middlesex, Masaĉuseco) estas usona politikisto de la Demokrata Partio. Ekde la 16-a de julio 2013, li estas usona senatano de Masaĉuseco. Ĝis tiam, li reprezentis ĉi tiun ŝtaton en la Usona Ĉambro de Reprezentantoj ekde 1976. [1]
Li estas la plej longe servanta persono en la Ĉambro de Reprezentantoj antaŭ ol eniri la Senaton.
Membro de la Demokrata Partio de Usono. Li estis elektita al la Ĉambro de Reprezentantoj en 1976, tiel komencante tre longan parlamentan karieron, estante reelektita je 17 sinsekvaj okazoj.
Li estis elektita al la Usona Senato reprezentante la ŝtaton Masaĉuseco, en speciala elekto la 25-an de junio 2013, post la eksiĝo de John Kerry kaj mallonga anstataŭigo fare de Mo Cowan.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kurtzleben, Danielle. "Rep. Alexandria Ocasio-Cortez Releases Green New Deal Outline", NPR, February 7, 2019.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Senatano Ed Markey oficiala Usona Senato retejo
- Ed Markey por Senato Arkivigite je 2018-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Kompleta video de debato, 18a de februaro 2020 – C-SPAN
- Kompleta video de Markey-Kennedy debato, 11a de aŭgusto 2020 - C-SPAN

