Eric Dane
| Eric Dane | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Eric Dane | ||
| Naskonomo | Eric William Dane | |
| Naskiĝo | 9-an de novembro 1972 en San-Francisko | |
| Morto | 19-an de februaro 2026 (53-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | amiotrofa lateralsklerozo | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Sequoia High School (en) San Mateo High School (mul) | |
| Familio | ||
| Edz(in)o | Rebecca Gayheart (2004–2026) | |
| Infanoj | 2 | |
| Profesio | ||
| Okupo | televida aktoro • aktoro • filmaktoro • filmproduktoro | |
| Laborkampo | aktorado • kina aktorado • televida serio vd | |
| Aktiva dum | 1991–2026 vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eric William Dane (naskiĝis la 9-an de novembro 1972 en San-Francisko, Kalifornio; mortis la 19-an de februaro 2026) estis usona aktoro, konata pro ludado de plastikkirurgo kaj otorinolaringologo Mark Sloan en la serio Grey's Anatomy,[1][2] Cal Jacobs en la serio Euphoria [3] kaj Kapitano Tom Chandler en The Last Ship.[4][5]
Li ankaŭ aperis en la filmoj Marley & Me, X-Men: The Last Stand, Valentine's Day, kaj Burlesque.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Eric Dane debutis en televido en 1991 en epizodo de la serio California High School. Inter 2003 kaj 2004, li havis revenantan rolon kiel Jason Dean en la serio Charmed. En 2006, Dane ludis la rolon de Dan en la filmo Open Water 2 kaj la mutaciulon Multiple Man en X-Men: The Last Stand.
De 2006 ĝis 2012, li ludis la rolon de plastikkirurgo D-ro Mark Sloan en la medicina dramo Grey's Anatomy. Li anoncis la finon de sia rolo en la serio en julio 2012 post kiam lia kontrakto ne estis renovigita; li forlasis la programon komence de la naŭa sezono, sed faris gastan aperon en 2021. En 2010, Dane ludis la samsekseman futbaliston Sean Jackson en Valentine.
De 2014 ĝis 2018, li ludis la ĉefrolon en la televidserio The Last Ship, produktita de Michael Bay, kaj ekde 2019, li portretis Cal Jacobs en la serio Euphoria. Lia filmografio konsistas el ĉirkaŭ 50 filmaj kaj televidaj produktadoj inter 1991 kaj 2025.[6][7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Grey's Anatomy Exclusive: Eric Dane Checks Out!. TV Guide (July 26, 2012). Alirita April 4, 2021 .
- ↑ Andreeva, Nellie, "Eric Dane On Touching Reunion In 'Grey's Anatomy' Return & More – Q&A", Deadline Hollywood, April 1, 2021.
- ↑ . Eric Dane talks filming that 'intense' full-frontal scene in 'Euphoria' (June 16, 2019).
- ↑ . Eric Dane's 'Grey's Anatomy' rebound: Starring in Michael Bay's TNT pilot 'The Last Ship' (October 10, 2012). Arkivita el la originalo je October 14, 2012. Alirita October 12, 2012 .
- ↑ . 'The Last Ship' on Production Hiatus as Eric Dane Battles Depression (EXCLUSIVE) (April 30, 2017).
- ↑ Eric Dane Biography. TV Guide. Arkivita el la originalo je July 18, 2016. Alirita July 31, 2017 .
- ↑ "Eric Dane: Acting for real", CNN, April 6, 2001. Arkivigite je 2009-11-24 per la retarkivo Wayback Machine

