Farm Aid
| Farm Aid | ||
|---|---|---|
| muzikfestivalo benefit concert (en) neprofitcela organizaĵo | ||
| Komenco | 1985 vd | |
| Landoj | Usono vd | |
| Sidejo | Kembriĝo | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
Farm Aid estas usona organizaĵo dediĉita al konservado kaj subteno de familiaj bienoj en Usono. Ĉiujare ĝi organizas muzikan koncerton de kontreo, bluso kaj roko kun konataj steluloj.
La rakonto de Farm Aid komenciĝis la 22-an de septembro 1985 kun bonfara koncerto en Champaign (Ilinojso) kun la celo finance subteni familiajn bienojn
La koncerton organizis Willie Nelson, Neil Young kaj John Mellencamp, inspirita per la komentaĵo de Bob Dylan ĉe Live Aid pli frue tiun jaron. (Dylan diris: " Mi esperas, ke iuj el la mono... eble ili povas nur preni iom el ĝi, eble... unu aŭ du milionojn, eble... kaj uzi ĝin, ekzemple, por pagi la hipotekojn pri kelkaj el la bienoj kaj, la farmistoj ĉi tie, ŝuldas al la bankoj... ". )
La organizaĵo atingis, interalie, la aprobon de la Agrikultura Kredito-Leĝo en 1987 fare de la Usona Kongreso.
La nuna estraro de direktoroj de Farm Aid inkludas la tri fondintojn, Dave Matthews, kaj Margo Price.

