Saltu al enhavo

Farsa proceso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Generalo Erwin von Witzlben, unu el la dudek akuzitoj pri konspiro kontraŭ Hitler, en farsa proceso ĉe Volksgrichtshof

Farsa proceso (parodia aŭ enscenigita) estas negativa kaj malestima termino por la publika jura ago, en kiu justeco neniam kaj neniel estas atingebla kaj fakte la verdikto estis vere decidita antaŭ la juĝo. La celo de la proceso do ne estas juĝi pri la kulpo de la akuzito, sed publikigi la punmanieron kaj la kialojn de ĝi, formo de denunco, kaj kiel averto al ĉiuj aliaj. Tiel en ĉi tiaj procesoj eblas kondamni senkulpan homon sen doni al li justan proceson.

Farsaj procesoj estas rimedo por persekuti kontraŭulojn de reĝimo aŭ aliajn homojn, kiujn la reĝimo volas damaĝi. La celo de la verdikto estas antaŭ ĉio venĝi aŭ puni la akuzitojn pro la krimoj atribuitaj al ili, kaj ne rehabiliti ilin.

En multaj kazoj, en tia procedo ekzistas devioj de la reguloj de proceduro kaj eĉ de la leĝo mem. Akuzitoj ne ricevas la rajton defendi sin, kaj iliaj deklaroj estas akirataj sub torturo aŭ alia devigo por deklari sin kulpa.

Ekzemploj en la historio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]