Saltu al enhavo

Fidus

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fidus
En 1902
En 1902
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1868 (1868-10-08)
en Lubeko
Morto 23-an de februaro 1948 (1948-02-23) (79-jaraĝa)
en Woltersdorf
Lingvoj germana vd
Loĝloko Fidushaus vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio (1932–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Elsa Höppener (en) Traduki (1900–1915) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Fidus vd
Okupo ilustristo • arkitekto • akvarelisto • desegnisto • paŝtelisto • eldonisto • grafikartisto • ekslibristo • pentristo • verkisto • artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Hugo HÖPPENER (artiste Fidus; naskiĝinta la 8-an de oktobro 1868 en Lubeko, mortinta la 23-an de februaro 1948 en Woltersdorf) estis germana desegnisto kaj ilustristo. Edzigis lin en 1900 Elsa Knorr (naskonta filon) kaj en 1922 Elsbet Lehmann (naskonta filinon).

Estante filo de sukeraĵisto li frekventis metiistan lernejon en Lubeko. En 1887 li iĝis studento ĉe la Munkena akademio. Baldaŭ la influo de Karl Wilhlem Diefenbach pro liaj silueta arto kaj naturproksima-etikema vivmaniero grandis. Höppener do iĝis ties disĉiplo kaj kunlaboranto je Pullach-Höllriegelskreuth. Inter 1889-92 li entreprenis, post transloĝiĝo Berlinon, vojaĝojn tra Norvegujo, Svisujo, Istrio kaj Italujo. Tion li utiligis por evoluo de longe imagita stilo kaj por kolekto de motivoj kaj studaĵoj por la komponaĵoj.

Fidus intencis la teozofian vidpunktaron de la vivreforma movado esprimi en norda maniero kaj per junaj kaj helaj figuroj. Ankaŭ rilate al sia templa arto (kio naskis skizojn de Fidus por konstruaĵoj) li unuigis tendencojn de Richard Wagner kun tiuj de Rudolf Steiner.

Estante ekletikisto li tamen lerte kaj fantazie desegnis laŭ propra metodo. Pli malfrue lamis la viveco de lia stilo kaj finiĝis je simbolismo kaj mistikismo. Kelkaj verkoj eble estas ja kiĉo.

Fidus longe estis kunlaboranto de la gazeto "Jugend" kaj laboris por pluraj eldonejoj. Li kreis ilustraĵojn kaj librajn ornamaĵojn (i.a. por Bruno Wille, Wilhelm Bölsche kaj Gertrud Prellwitz), ekslibrisojn, afiŝojn ktp. Li prezentis siajn verkojn (i.a. ankaŭ pejzaĝojn) multloke al multaj interesatoj danke al migraj ekspozicioj. Krome li faris pedagogiajn prelegojn pri siaj celoj kaj intencoj. Inter 1912-44 ekzistis eĉ memeldonejo: Sankt Georgs-Bund, poste Fidus-Verlag.

Beyer, Oskar: "Fidus (eigentlich Hugo Höppener)" - ĉe: Neue Deutsche Biographie, 5 (1961), p. 138

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]