Final Fantasy X
| Final Fantasy X | |
|---|---|
| Disvolvo | Square |
| Eldoninto | Square |
| Direktoro | Yoshinori Kitase |
| Muziko | Nobuo Uematsu, Masashi Hamauzu, Junya Nakano |
| Produktoro | Yoshinori Kitase |
| Serio | Final Fantasy |
| Antaŭita de | Final Fantasy IX |
| Sekvita de | Final Fantasy X-2 |
| Platformo | Playstation 2 |
| Licenco | nelibera permesilo |
| Ĝenro | Rolluda videoludo |
| Ludomaniero | Unuope |
| Regilo | DualShock |
| PEGI-klasifiko | PEGI 12 |
| ESRB-klasifiko | Teen (Adoleskuloj) |
Final Fantasy X estas rolluda videoludo el 2001, disvolvita kaj eldonita de Square por PlayStation 2. Ĝi estas la deka ĉefseria ero de la serio Final Fantasy kaj la unua ludo de la serio kun plene tridimensiaj areoj (kvankam kelkaj areoj ankoraŭ estis antaŭrenderitaj) kaj voĉaktorado.
La ludo okazas en la fantazia mondo Spira, medio influita de la Suda Pacifiko, Tajlando kaj Japanio[1]. La rakonto de la ludo rondiras ĉirkaŭ grupo de aventuristoj kaj ilia klopodo venki furiozan monstron nomatan Sin. La ludanto regas Tidus-on, stelan atleton en la fikcia sporto blitzball, kiu trovas sin en Spira post kiam Sin detruis lian hejmurbon Zanarkand. Post renkonti la alvokistinon Yuna-n, Tidus ekiras por detrui Sin, malkovrinte, ke ĝia vera identeco estas tiu de lia malaperinta patro, Jecht.
Final Fantasy X estis kaj kritika kaj komerca sukceso, kun pli ol 8,5 milionoj da ekzempleroj liveritaj tutmonde por PlayStation 2[2]. Ĝi estas citata kiel unu el la plej bonaj videoludoj de ĉiuj tempoj. En marto 2003 ĝin sekvis Final Fantasy X-2, igante ĝin la unua ludo de la serio Final Fantasy kiu ricevis rektan sekvon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Square. (December 20, 2001) Final Fantasy X International (PlayStation 2).
- ↑ PlayStation.com (Asia) - Hong Kong. Arkivita el la originalo je December 18, 2018. Alirita November 30, 2020 .

