Saltu al enhavo

Gartner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gartner
entrepreno
entrepreno
publika kompanio Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1979 - nuntempe/nekonata
Jura formo incorporation
Fondintoj Gideon Gartner vd
Sidejo Stamford
Lando Usono
ISIN-kodo US3666511072
filiaj kompanioj Capterra vd
TTT Oficiala retejo
v • d • r
Grafika reprezentado de furorciklo (aŭ ciklo de hiperbolo (d:Q2303838)), montrante la stadiojn de matureco, adopto kaj socia apliko de nova teknologio

Gartner, Inc. (ĝis 2001, Gartner Group) estas usona esplora kaj konsulta firmao specialiĝanta pri la strategia uzo de teknologio kaj teknologia administrado.[1] Gartner estas la plej granda kompanio en la mondo en sia fako. Ĝi havas filiojn en diversaj landoj kaj ĝia ĉefsidejo de la firmao troviĝas en Stamford, Konektikuto.[2]

Gartner provizas siajn produktojn (informo) kaj servojn (analizo) per esploraj raportoj, konferencoj kaj konsultado. Ĝiaj klientoj inkluzivas grandajn korporaciojn, registarajn agentejojn, teknologiajn kompaniojn kaj investajn firmaojn, kaj en tiuj organizaĵoj ĉefe por informsistemaj administrantoj kaj specialistoj. Krome, la kompanio okazigas konferencojn, kie la analizistoj de la kompanio prelegas pri temoj en ilia fako.

La informoj, kiujn la kompanio provizas, inkluzivas: tendencojn en diversaj kampoj de komputado kaj informsistemoj, taksadon de programaro, aparataro kaj komunikadaj produktoj kaj ilian komparon kun konkurencaj produktoj. La klientoj de la kompanio estas organizaĵoj el diversaj sektoroj, kiel ekzemple: la publika sektoro, telekomunikado, bankado, asekuro, sanservo, industrio, teknologiaj kompanioj kaj riskkapitalaj fondusoj. La kompanio laborigas ĉirkaŭ 5 300 dungitojn, el kiuj 1 280 estas en esplorado kaj disvolviĝo.[3][4][5]

Por bildigi la rezultojn de siaj merkatanalizoj, la kompanio uzas tiel nomatajn ciklojn de hiperbolo (d:Q2303838) kaj Magiajn Kvadrantojn. Tiuj montras la fazojn de publika atento, kiujn nova teknologio trairas post sia enkonduko. Magiaj Kvadrantoj ilustras kiel specifaj vendistoj poziciigas sin ene de ĉi tiu merkato laŭ kriterioj difinitaj de Gartner. Ĉi tiu poziciigado okazas en unu el kvar kvadrantoj: Gvidanto, Viziulo, Kontestanto kaj Niĉo. Gartner tipe ekzamenas vastan gamon da IT-merkatoj ĉiujare.[6]

La esplorado de Gartner estas regule prezentita en publikaĵoj kiel ekzemple la Financial Times, The Wall Street Journal, The New York Times,[7] Der Spiegel, The Register,[8] ZDNet,[9] kaj dekoj da aliaj gravaj financaj publikaĵoj konsideras Gartner fidinda fonto, citante ĝin multfoje ĉiu semajno.[1] Kune kun IDC kaj Forrester, Gartner estas konsiderata ŝlosila esploristo de la IT-merkatoj[10][11].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Gartner at a glance, alirita la 23-an de junio 2008
  2. ↑ Schott, Paul, "Gartner to add several hundred Stamford jobs", Stamford Advocate, September 13, 2018.
  3. ↑ "Gartner beats quarterly profit estimates as contract value grows", February 4, 2025.
  4. ↑ Feintzeig, Rachel, "Can You 'Unboss' Yourself Without Ruining Your Career?", The Wall Street Journal, July 28, 2024.
  5. ↑ Serwer, Andy, "Gene Hall Is the Quiet Type, but His Success at Gartner Speaks Loudly", Barron's, June 23, 2023.
  6. ↑ Magia Kvadranto de Gartner. Gartner, alirita la 2-an de novembro 2016 (angla).
  7. ↑ Gartner, Inc. News. The New York Times (2011). Arkivita el la originalo je 2012-07-09. Alirita 2011-01-03 .
  8. ↑ . Amazon killer erupts from Icelandic volcanos. The Register (2011-03-14). Arkivita el la originalo je 2012-07-09. Alirita 2011-03-14 . Mega-analyst Gartner recently upset this mutual greengasm by pointing out the obvious
  9. ↑ Dignan, Larry (2010-10-01) Gartner's top 10 technologies for 2011. ZDNet. Arkivita el la originalo je 2012-07-09. Alirita 2011-01-03 .
  10. ↑ Chris Kanarakus (2009-12-01) Gartner buying AMR Research in $64M deal. Computerworld. Arkivita el la originalo je 2017-09-10. Alirita 2017-09-10 .
  11. ↑ IDC overtakes HfS in 2017 global Analyst Firm Awards (2017-01-12). Arkivita el la originalo je 2017-09-11. Alirita 2017-09-10 .