Saltu al enhavo

George Inness

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Inness
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1825 (1825-05-01)
en Newburgh
Morto 3-an de aŭgusto 1894 (1894-08-03) (69-jaraĝa)
en Bridge of Allan
Tombo Rosedale Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo George Inness
Familio
Infanoj George Inness, Jr. (en) Traduki • Helen Inness (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo • pejzaĝa pentristo • vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pejzaĝismo • pentrado vd
Aktiva en Romo • Londono • Kalifornio • Bostono • Milton • Montclair • Newark • Nov-Jorko vd
Verkado
Verkoj Moonlight in Virginia ❦
Tragedy at Sea vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

George INNESS (naskiĝis la 1-an de majo 1825 en Newburgh, Kantono Orange, Nov-Jorkio – mortis la 3-an de aŭgusto 1894 en Bridge of Allan, Skotlando) estis usona pejzaĝisto .

Nun agnoskita kiel unu el la plej influaj usonaj artistoj de la deknaŭa jarcento, Inness estis influita de la Skolo de la Rivero Hudson komence de sia kariero. Li ankaŭ studis la Malnovajn Majstrojn kaj artistojn de la skolo de Barbizon dum pli postaj vojaĝoj al Eŭropo. Tie li estis enkondukita al la teologio de Emanuel Swedenborg, kiu estis signifa por li; li esprimis tiun spiritismon en la verkoj de sia matureco (1879–1894).

Kvankam la stilo de Inness evoluis tra apartaj stadioj dum produktiva kariero, kiu daŭris pli ol kvardek jarojn kaj 1000 pentraĵojn, liaj verkoj konstante gajnis laŭdon pro siaj potencaj, kunordigitaj klopodoj elvoki profundon de humoro, atmosfero kaj emocio. Nek pura realisto nek impresionisto, Inness estis transira figuro. Li laboris por kombini kaj la teran kaj la eteran por kapti la kompletan esencon de loko en siaj verkoj. Majstro de lumo, koloro kaj ombro, li famiĝis pro kreado de tre ordigitaj kaj kompleksaj scenoj, kiuj ofte apudmetis nebulajn aŭ malklarajn elementojn kun akraj kaj rafinitaj detaloj por elvoki interplektiĝon de kaj la fizika kaj la spirita naturo de sperto. Laŭ la vortoj de Inness, li provis per sia arto montri la "realecon de la nevidata" [1] kaj konekti la "videblan kun la nevidebla." [2]

Dum lia vivo, artkritikistoj salutis Inness kiel unu el la plej grandaj artistoj de Usono. [3] Ofte nomata "la patro de usona pejzaĝa pentrado,"[4][5] Inness estas plej konata pro siaj maturaj verkoj, kiuj ne nur ekzempligis la Tonalisman movadon, sed ankaŭ montris originalan kaj unike usonan stilon.

En la Berkshire-regiono, 1850
La Valo Lackawanna, ĉ. 1856, Nacia Galerio de Arto
Lago Albano, 1869, Phillips Collection
Inness en sia studio, 1890
La Ŝtormo, oleo sur kanvaso, 1885, Reynolda House Muzeo de Amerika Arto
Subskribo de George Inness el 1885

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Bell, Adrienne Baxter. (2006) George Inness: Writings and Reflections on Art and Philosophy. New York: George Braziller.
  2. ↑ George Inness – Lines and Colors (December 20, 2006).
  3. ↑ Bell, Adrienne Baxter. (2006) George Inness: Writings and Reflections on Art and Philosophy. New York: George Braziller, p. 7–10.
  4. ↑ George Inness: Private Treasures. Montclair Art Museum. Arkivita el la originalo je April 16, 2012. Alirita July 9, 2012 .
  5. ↑ MAM and Adult School of Montclair – George Inness After Hours Tour. The Jersey Tomato Press. Arkivita el la originalo je February 3, 2013. Alirita July 9, 2012 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]