Saltu al enhavo

Guardian Angels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guardian Angels
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 13-a de februaro 1979 vd
Landoj Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Fondintoj Curtis Sliwa vd
Retejo Oficiala retejo
v • d • r

La Gardanĝeloj (angle Guardian Angels) estas neregistara organizaĵo (NRO) kiu celas aktivigi civitanojn en agoj fokusitaj al ilia najbarejo, per la rehabilitado de publikaj spacoj kiel: lernejoj, placoj, ĝardenoj, ilia konservado kaj kunordigita gvatado kun la aŭtoritatoj en ilia komunumo por redukti krimfrekvencojn en la sama.

Temas pri civitana iniciato celanta krimpreventon, kiu originis en Novjorko kaj de tiam establis sin en multaj urboj en Usono kaj en aliaj landoj.

Fondita en Novjorko en 1979 de Curtis Sliwa, la organizaĵo nun funkcias tra Usono same kiel Kanado, Eŭropo, Sud-Afriko, Brazilo, Japanio, Filipinoj kaj Nov-Zelando.[1]

Sliwa fondis la Gardanĝelojn por kontraŭbatali senbridan perforton kaj krimon en la metroo de Novjorko. La organizaĵo trejnis siajn membrojn por aresti civitanojn se ili atestis gravajn krimojn, ricevante kaj laŭdojn kaj publikajn kritikojn.[2]

La membroj estas facile rekoneblaj per siaj ruĝaj biretoj kaj ruĝaj jakoj, aŭ per blankaj t-ĉemizoj kun la emblemo de la organizaĵo.

La organizaĵo nun fokusiĝas al krimprevento per komunumkonstruado, edukado, seminarioj en lernejoj, kaj programoj por komunumaj centroj kaj lokaj entreprenoj. La tradiciaj sekurecpatroloj daŭras tra la tuta mondo.

En decembro 2024, Sliwa diris al la New York Post, ke la fokuso de la grupo ŝanĝiĝos por inkluzivi bonfartajn kontrolojn de senhejmuloj, same kiel de homoj, kiuj ŝajnis emocie afliktitaj. [3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Safety Patrols. Arkivita el la originalo je 2018-10-02. Alirita November 12, 2018 .
  2. ↑ How the Guardian Angels are trying to keep the peace amid looting (June 3, 2020). Alirita 2022-04-02 .
  3. ↑ Who are the Guardian Angels? New York City group patrolling subways (angle) (2024-12-30). Alirita 2025-03-29 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]