Gustav Radde
| Gustav Radde | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Gustav Ferdinand Richard Johannes von Radde | |||||
| Naskiĝo | 15-an de novembro 1831 en Gdansko / Dancigo | ||||
| Morto | 3-an de marto 1903 (71-jaraĝa) en Tbiliso | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Reĝlando Prusio Rusia Imperio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Johann Radde (en) | ||||
| Edz(in)o | Marie Amalie Radde (mul) | ||||
| Infanoj | E. Sesemann (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | esploristo • botanika kolektisto • zoologia kolektisto • biologo • etnologo • scienca kolektisto • geografo • farmaciisto • ornitologo • botanikisto • natursciencisto • entomologo • zoologo | ||||
| Laborkampo | geografio • zoologio • plantoscienco vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gustav Ferdinand Richard RADDE (la 27-an de novembro 1831 – la 16-an de marto 1903) estis germana natursciencisto kaj esploristo de Siberio. La Silvio de Radde kaj pluraj aliaj specioj estas nomitaj laŭ li.
Biografio
[redakti | redakti fonton]En frua aĝo li estis influita de Anton Menge kaj fariĝis ĉiam pli interesita pri naturhistorio; en 1852 li forlasis sian karieron kaj pasigis du jarojn en Krimeo kun la botanikisto Christian von Steven, kolektante kaj plantojn kaj bestojn. Li entreprenis pliajn vojaĝojn al suda Rusio kune kun Johann Friedrich von Brandt kaj Karl Ernst von Baer. Li servis kiel botanikisto kaj zoologo en la Orient-Siberia Ekspedicio de 1855, gvidata de la astronomo Ludwig Schwarz.
En 1864 li finfine ekloĝis en Tbiliso. En la sama jaro li esploris la regionon ĉirkaŭ la monto Elbruso, la plej alta monto en la Okcidenta Palearktiso. Krom kolekti multajn plantojn, li dokumentis la lingvojn, baladojn kaj kutimojn de la lokaj triboj. Li fondis muzeon (la Kaŭkazan Muzeon) kaj bibliotekon en Tbiliso por ekspozicii siajn malkovrojn. Liaj kolektaj ekspedicioj inkluzivis vizitojn laŭ la marbordo de la Nigra Maro kaj orienten, preter la Kaspia Maro, ĝis Aŝĥabado. En 1895 li vojaĝis per ŝipo al Barato kaj Japanio kun la Grandduko Miĥail, kaj du jarojn poste li servis kiel oficiala natursciencisto dum vizito de membroj de la rusa imperia familio al Nordafriko. Poste li fariĝis membro de la Ŝtata Konsilio en Tbiliso.
En 1884 li ricevis la honoron prezidi la unuan Internacian Ornitologian Kongreson en Vieno. Li estis ankaŭ honora membro de la Deutsche Ornithologen-Gesellschaft (Germana Ornitologa Societo), kaj eksterlanda membro de la British Ornithologists' Union (Brita Ornitologa Unuiĝo) kaj de la Zoological Society of London (Zoologia Societo de Londono). En 1889 oni aljuĝis al li la Patron-Medalon de la Royal Geographical Society (Reĝa Geografia Societo), kaj en 1898 la Konstantino-Medalon de la Imperia Rusa Geografia Societo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Liaj publikaĵoj estis jenaj:
- Reisen im Süden von Ost-Sibirien in den Jahren 1855-59 (“Vojaĝoj en la sudo de orienta Siberio dum la jaroj 1855–59,” 1862–1863)
- Vier Vorträge über den Kaukasus (“Kvar verkoj pri Kaŭkazo,” 1874)
- Die Chews'uren und ihr Land (“La Ĉjus-uren kaj ilia tero,” 1878)
- Ornis Caucasica. Die Vogelwelt des Kaukasus (“Ornis Caucasica. La birdaro de Kaŭkazo,” 1884) at archive.org
- Das Ostufer des Pontus (“La orienta bordo de Ponto,” 1894)
- Die Sammlungen des kaukasischen Museums (“La kolektoj de la Kaŭkaza Muzeo,” 1900 et seq.)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Barbara kaj Richard Mearns - Biographies for Birdwatchers (ISBN 0-12-487422-3)
- Anonym 1903 [Radde, G. F. R.] Wien. ent. Ztg. 22 108
- Blasius, R. 1904 [Radde, G. F. R.] Journ. Ornith. 52 1-49
- Daniel, K. 1904 [Radde, G. F. R.] Münch. Koleopt. Zeitschr. 2 1904-1906(1) 93
- Ernst Gustav Kraatz 1903 [Radde, G. F. R.] Dtsch. ent. Ztschr. 47 7

