Saltu al enhavo

Harold Budd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harold Budd
Persona informo
Harold Budd
Naskiĝo 24-an de majo 1936 (1936-05-24)
en Los-Anĝeleso
Morto 8-an de decembro 2020 (2020-12-08) (84-jaraĝa)
en Arcadia
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kronvirusa malsano de 2019 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio
USC Thornton School of Music (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komponisto • muzikproduktisto • pianisto • poeto • muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo novklasika muziko • ĉirkaŭeca muziko • piano performance • komponado • muzika komponaĵo • muzika komponado vd
Aktiva dum 1962–2020 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Harold Budd - je plena nomo Harold Montgomory Budd - estis usona etosmuzikisto kaj komponisto. Li naskiĝis la 24-an de majo 1936 en Los-Anĝeleso kaj mortis en aĝo de 84 jaroj la 8-an de decembro 2020 en Arcadia per la kronvirusa malsano de 2019. Ĝenerale dirate, li produktis sondosierojn de "novklasika muziko" kaj elektronika muziko. Lia muzika stilo plej bone, kvankam neprecize, priskribeblas per la ĝenro "etosmuziko" aŭ "ĉirkaŭeca muziko" (angle Ambient music, aŭ pli simple Ambient), speco de muziko, kutime elektronika, kies limojn malfacilas difini - etosmuziko elvokas iun etoson kun kvalito "atmosfera" aŭ "sonoj kiujn oni povas kvazaŭ vidi".

Harold Budd altlerneje studis komponadon kaj elektronikan muzikadon en la Universitato de Suda Kalifornio kaj en ties specifa faka altlernejo USC Thornton School of Music. Li profesie produktis muzikon ekde lajaro 1962, ĝis pli malpli la jaro de sia morto. Interalie li kunlaboris kun la angla muzikista kolego, registroproduktoro, vidartisto kaj teoriulo Brian Eno kaj kun la skota muzikgrupo Cocteau Twins, kiu produktis muzikon inter 1980 kaj 1998.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]