Saltu al enhavo

Hiddensee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hiddensee
insulaj dunoj
insulaj dunoj
insulaj dunoj
FlagoBlazono

AkvejoBalta maro

Supermara alteco1 m ü. NHN [+]
Koordinatoj54° 32′ N, 13° 5′ O (mapo)54.52638888888913.086944444444Koordinatoj: 54° 32′ N, 13° 5′ O (mapo)

Akvokolektejo19,07 km² (1 907 ha) [+]
Areo19,02 km² (1 902 ha)
Loĝantaro912 [+] (31-a de decembro 2025)
Poŝtkodo18565 [+]
Map
Hiddensee

Vikimedia Komunejo:  Hiddensee [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
v • d • r

La Baltamara insulo Hiddensee [HIDnze:] situas okcidente de la insulo Rügen en Germanio. Administre temas pri komunumo en la distrikto Antaŭpomerio-Rügen de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kiu apartenas al la komunumaro Amt West-Rügen de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Fine de decembro 2025 la komunumo havis 912 loĝantojn.

Ĝia loĝantaro vivas ĉefe de la turismo, sed ankaŭ sciencaj institucioj (ekz. la birdoobservejo apartenanta al la Universitato de Greifswald) troviĝas sur la insulo.

Allogaj turismaj celoj estas la naturo, la plaĝoj kaj la muzeo pri la verkisto Gerhart Hauptmann, kiu pasigis parton de sia vivo sur la insulo kaj kies tombo estas tie. Por gardi la trankvilan etoson, oni klopodas teni Hiddensee sen aŭtoj: Nur tre malmultaj personoj (kuracisto, policisto) rajtas uzi aŭton tie.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
insula kirko en la loĝloko Kloster
la vilao Lietzenburg konstruita en secesia stilo en 1905
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.