Saltu al enhavo

Howard Pyle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Howard Pyle
Persona informo
Howard Pyle
Naskiĝo 5-an de marto 1853 (1853-03-05)
en Wilmington, Delavaro
Morto 9-an de novembro 1911 (1911-11-09) (58-jaraĝa)
en Florenco,  Italio
Tombo Cimitero degli Allori (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Kvakerismo vd
Lingvoj angla • usona angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Artostudenta Ligo de Novjorko Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Howard Pyle
Memorigilo Howard Pyle
Familio
Patrino M. C. Pyle (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Katharine Pyle (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • pentristo • porinfana verkisto • ilustristo • artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Wilmington • Nov-Jorko vd
Verkado
Verkoj The Autocrat of the Breakfast-Table ❦
The Merry Adventures of Robin Hood vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Howard PYLE (5a de Marto, 1853 – 9a de Novembro, 1911) estis usona ilustristo (pentristo) kaj verkisto, ĉefe de libroj por junuloj. Li estis el Wilmington, Delavaro, kaj pasigis la lastan jaron de sia vivo en Florenco, Italio.

"Buccaneer of the Caribbean" el la verko de Howard Pyle nome Book of Pirates[1]

En 1894, li ekinstruis ilustradon en la Drexel Instituto de Arto, Scienco kaj Industrio (nuntempe Universitato Drexel). Post 1900, li fondis sian propran lernejon pri arto kaj ilustrarto nome Howard Pyle School of Illustration Art. Fakulo Henry C. Pitz poste uzis la terminon "Brandywine School" por la ilustrartistoj kaj la familio Wyeth de artistoj de la Brandywine regiono, kelkaj el kiuj estis studentoj kun Pyle.[2] Li havis daŭran influon super nombraj artistoj kiuj iĝis elstaraj per si mem; N. C. Wyeth, Frank Schoonover, Thornton Oakley, Allen Tupper True, Stanley Arthur, kaj nombraj aliaj studis kun li.

Lia klasika publikaĵo de 1883 nome "The Merry Adventures of Robin Hood" ankoraŭ estas presata, kaj liaj aliaj libroj ofte havas mezepokajn fonojn, kiel la kva-voluma serio pri la Reĝo Arturo. Li estas ankaŭ bone konata pro siaj ilustraĵoj pri piratoj, kaj oni atribuas al li la kreadon de tio kio iĝis la moderna stereotipo de la pirata vestaro.[3] Li publikigis sian unuan romanon "Otto of the Silver Hand" en 1888. Li ankaŭ ilustris historiajn kaj aventurajn historiojn por gazetoj kiel Harper’s Magazine kaj St. Nicholas Magazine. Lia romano "Men of Iron" estis adaptita kiel filmo "The Black Shield of Falworth" (1954).

Pyle veturis al Florenco, Italio, en 1910 por studi murpentrarton. Li mortis tie en 1911 pro subita renmalsano (malsano de Bright).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Book of Pirates
  2. ↑ McDonald, Edward D.; Edward M. Hinton (1942). Drexel Institute of Technology 1891–1941. Haddon Craftsmen, Inc. pp. 126–130. ISBN 1-4067-6374-8.
  3. ↑ Crimmins, Peter (16a de Novembro, 2011). "Pirates of pizazz: Delaware Art Museum celebrates century with Pyle's iconic images". Newsworks. WHYY. Arkivita el la originalo (teksto kaj filmeto) en la 10a de Decembro, 2015. Alirita la 4an de Januaro 2021.