Saltu al enhavo

Institucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun instituto.
Institucio
klaso de objektoj
type of structure (en) Traduki
speco de sistemo Redakti la valoron en Wikidata
socia strukturo • organizaĵo • persono aŭ organizaĵo
v • d • r

Institucio [1] estas socia meĥanismo kiu influas la konduton de homoj. Institucioj estas karakterizitaj per socia celo, daŭro ne limigita de la vivodaŭro de individua homo, kaj la estigo de reguloj de homa konduto. Por ke io estu institucio, ĝi devas esti agnoskita kiel tia de almenaŭ du homoj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ PIV: instituci/o
    1 Σ Unu el la formoj aŭ strukturoj sociaj aŭ politikaj, establitaj de la leĝoj aŭ kutimoj: la familia institucio, la ŝtataj institucioj (☞ konstitucio).
    2 Daŭra publika aŭ privata organizo, fondaĵo: trarigardi nun kelkajn instituciojn en nia urbo, nome la filantropiajn k aliajn Z; E. povas servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj Z; la Lingvaj Institucioj de E.; la Londona Komerca Ĉambro estas tutmonde konata institucio; ŝtata institucio por junaj blinduloj. ☞ instituto.

    Dum oni povas fondi kaj konstrui instituton (kiel lernejon aŭ esplorcentron), oni ne povas viziti la "oficejon de la geedzeco" kiel sociorolo. La dua difino de institucio rilatas al la sociologia koncepto: fundamenta kaj daŭra praktiko aŭ regulo, kiun socio akceptas kiel sian kolon. Kvankam en la ĉiutaga lingvo (kaj en la unua difino de PIV) "institucio" foje estas uzata kiel sinonimo de granda publika organo (ekz. registaraj institucioj), ĝia dua difino tute eliras el la sfero de unuopaj entreprenoj aŭ asocioj kaj iĝas fundamenta socia koncepto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]