Saltu al enhavo

Krimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krimulo)
Krimo
socia temo Redakti la valoron en Wikidata
malobservo de leĝo • delikto
v • d • r

Krimo estas ago, per kiu morala aŭ civita leĝo estas grave malobservata.

Justeco kaj Dia Venĝo serĉante Krimon, oleo sur tolo de Pierre-Paul Prud'hon, 1808.

En iuj juraj sistemoj, krimo estas delikto de la plej grava speco, ekzemple murdo, dombruliĝo, seksperforto, fraŭdo, ks.

Krimulo estas homo kulpa je krimo.

Bibliografio en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Klara Mejer-Vihman (Clara Meyer). Kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo kaj puno. Esperantigis Nikune. Eld. Komitato por Agado kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo kaj puno, Amsterdamo, 1933(?), 8 pĝ.

Citaĵo
„ La titola [tiel] jam anoncas, ke la broŝuro celas enkonduki en la prijuĝon pri krimo kaj puno ideojn de fratosento, oferemo, homano ĉe la juĝanta socio. Oni teorie devas simpatii kun tia idealo, sed mi demandos min, ĉu la agado por enkonduki tiujn samajn principojn de fratosento, oferemo, ktp. ĉe la setlistoj, rabistoj, falsistoj kaj ĉiuspecoj krim uloj ne havus pli tujan kaj faktan efikon por plibonigo de la homaro, tie ĉi, ree. Oni povus parafrazi la faman citaĵon dirante : "Post vi. Sinjoro; mortigistoj. Bonvolu doni al ni la ekzemplon pri bonkoreco." ”
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)
Citaĵo
„ La verkintino de tiu ĉi broŝuro estis ĉefo de la Sekcio por Jura kaj Mallibereja Statistiko de Nederlando kaj sekretariino de la komitato ”
— Brazila Esperantisto 1933 n258-261_jan-apr.
Citaĵo
„ Pledo por pli humana sinteno al kontraŭsociuloj. Ĝi celas tuŝi la koron, anstataŭ montri racian solvon pri la bruteco de la nuna moralo : tial ĝi plaĉos al tiuj, kiuj kredas ke sociaj problemoj estas emocie solveblaj. ”
— La Brita Esperantisto - Numero 340, Aŭgusto (1933)

Ekzistas 3 proverboj pri krimo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    „ Kiu ne krimas, tiu ne timas. ”
  • Citaĵo
    „ Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo. ”
  • Citaĵo
    „ Tajloro krimis, botisto pendas. ”

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-24 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]