Kvasice
| Kvasice | |||
| municipo | |||
Placo kaj preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Kvasice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Zlín | ||
| Distrikto | Distrikto Kroměříž | ||
| Administra municipo | Kroměříž | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Montaro | Chřiby | ||
| Rivero | Moravo | ||
| Situo | Kvasice | ||
| - alteco | 185 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49° 14′ 32″ N 17° 28′ 11″ O / 49.24222 °N, 17.46972 °O (mapo) | ||
| Katastro | 11,06 km² (1 106 ha) Kvasice | ||
| Loĝantaro | 2 189 (2025) | ||
| Denseco | 197,92 loĝ./km² | ||
| Valego | Supramoravia valego | ||
| Unua skribmencio | 1141 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 768 21 | ||
| NUTS 3 | CZ072 | ||
| NUTS 4 | CZ0721 | ||
| NUTS 5 | CZ0721 588644 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de municipo | 1 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.kvasice.cz | |||
Kvasice estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Zlín, en distrikto Kroměříž sur dekstra bordo de rivero Moravo kaj surrande de montaro Chřiby. Tra la municipo kondukas ŝoseo II/367 kaj trafluas rivero Morava, en kiun en la norda parto de la municipo ĉe sporta ludejo enfluiĝas akva fluanto Kotojedka. Vivas ĉi tie 2 189 loĝantoj (2025). Najbaraj municipoj de la setlejo estas Tlumačov, Bařice-Velké Těšany, Nová Dědina, Hulín, Střížovice, Karolín, Bělov kaj Otrokovice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Tlumačov, Bařice-Velké Těšany, Nová Dědina, Hulín, Střížovice, Karolín, Bělov kaj Otrokovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1141.
En la jaroj 1845-1945 tenis la kastelon kaj la urbon familio de Thun-Hohenstein. En la jaro 1902 heredis la senjorujon Jaroslav Thun-Hohenstein, kiu en la kastelo en la jaro 1892 gastigis pentriston Ferdinand Engelmüller. Jaroslav estis bofrato de sekvanto de trono Franz Ferdinand d'Este, kiu ofte veturadis ĝis Kvasice por ĉasadoj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 1 584 |
| 1880 | 1 788 |
| 1890 | 1 818 |
| 1900 | 1 769 |
| 1910 | 1 767 |
| 1921 | 1 779 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 2 003 |
| 1950 | 2 185 |
| 1961 | 2 318 |
| 1970 | 2 296 |
| 1980 | 2 314 |
| 1991 | 2 307 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 2 285 |
| 2011 | 2 253 |
| 2014 | 2 237 |
| 2016 | 2 222 |
| 2017 | 2 223 |
| 2018 | 2 218 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2019 | 2 213 |
| 2020 | 2 232 |
| 2021 | 2 139 |
| 2022 | 2 180 |
| 2023 | 2 196 |
| 2024 | 2 201 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2025 | 2 189 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo Kvasice
- Preĝejo de Ĉielpreno kaj sankta Johano Nepomuka – en placo
- Preĝejo de Ĉielpreno de virgulino Maria – en tombejo
- Kapelo de Virgulino Maria Dolora
- Kapelo de Virgulino Maria Helpantino
- Statuo de sankta Johano Nepomuka
- Paroĥo Kvasice
- Kalvario
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Marian Karel Ulman (8-an de novembro 1694 Kvasice – 7-an de februaro 1765) – historiisto, premonstrato en olomouca monaĥejo Hradisko
- Jan Wunder (8-an de aprilo 1811 Kvasice – 20-an de julio 1889 Nová Dědina)
- Leopold Josef Hansmann (17-an de februaro 1824 Kvasice – 7-an de julio 1863 Brno), redaktoro, ĵurnalisto kaj verkisto, pli poste li verkis sub pseŭdonomo Antoš Dohnal
- Leo Nagel (15-an de marto 1835 Kvasice – 12-an de aprilo 1891 Šluknov), juristo, verkisto kaj politikisto
- Maximilian von Proskowetz (4-an de novembro 1851 Kvasice – 19-an de septembro 1898 Fort Wayne, Indianao, Usono), agronomo kaj diplomato
- Jaroslav Thun-Hohenstein (23-an de majo 1864 Děčín – 5-an de marto 1929 Děčín), nobelo, politikisto, urbestro de Kvasice
- Emanuel Opravil (28-an de februaro 1933 Kvasice – 22-an de januaro 2005 Opava), paleobotanikisto
- Friedrich von Thun (* 30-an de junio 1942 Kvasice), aktoro
- Michal Pavlata (15-an de julio 1945 Kvasice – 21-an de januaro 2017 Prago), aktoro
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo, hodiaŭ hejmo por senioroj
- Municipa ofico
- Tombeja preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
- Kapelo de Virgulino Maria Dolora, Na Vražisku
- Eksa vilao de Proskowetz, hodiaŭ hejmo por personoj kun sandifekto
- Baza lernejo

