Saltu al enhavo

MGTOW

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marko de MGTOW en la epizodo "Men at War" de la serio de la BBC Reggie Yates' Ekstrema UK[1]

MGTOW[2] (siglo de la anglalingva Men Going Their Own Way, en Esperanto Viroj Irantaj Sian Propran Vojon) estas kontraŭ-feminisma (temas pri la radikala feminismo aŭ aliaj formoj de feminismo, kiuj celas subpremi kaj diskriminacii virojn), kontraŭ-seksisma (speciale seksismo kontraŭ viroj) kaj kontraŭ-mizandra movado kaj komunumo en la Interreto[3] apogita de retejoj kaj sociaj medioj.[4] La komunumo estas parto de tio, kion oni nomas "sfero de la viroj".[5]

Laŭ la kolumnisto Martin Daubney, la membroj de la komunumo kredas, ke kiam ili faras kosto-utilan kaj risko-profitan analizon de siaj laŭleĝaj kaj amaferaj problemoj kun virinoj, la profitoj pezas malpli ol la malavantaĝoj.[6] Jeremy Nicholson en Psikologio Hodiaŭ priskribis la movadon kiel de viroj kun neniu instigo por la rendevuado, kiuj malakceptas ĝin pro frustriĝo, kaj anstataŭe kondukas sin je prenanta prizorgo de si.[7] Kay Hymowitz diris, ke li kredas, ke kelkaj viroj identigitaj kun la movado sentas sin indignemaj, ĉar vidas hipergamion kaj manipuladajn kondutojn en virinoj.[8] Dylan Love, la korespondanto de Business Insider, skribis, ke "viro, kiu sekvas sian propran vojon tute ĝisdatigita (estas niveloj de ĉi tio), evitas ĉiujn interrilatojn kun virinoj, mallongatempe, longdaŭre, amafere, kaj ajnan alian aferon. Fine, li malakceptas la socion kiel tuton."[9] La movado uzas la vorton "inocentrismo" por priskribi kondiĉojn, kiuj estas favoraj al virinoj kaj rigardas la virojn desupre, kaj oponas tiajn cirkonstancojn.[10]

Laŭ Roselina Salemi en La Repubblica, la herbo-manĝaj viroj, en la japana senco, estas subaro de viroj, kiuj apartenas al la viroj, kiuj iras sian propran vojon.[11] Mack Lamoureux en Vice vidas la herbo-manĝajn virojn kiel konsekvencon de la sociekonomiaj kondiĉoj en Japanio kaj la virojn, kiuj iras sian propran vojon, kiel farantajn ideologian elekton. En artikolo de Delfi oni priskribas la movadon kontraŭ la "genraj" leĝoj nuntempe regantaj en la landoj de Okcidento kaj la sintenon kiel respondon al la tradiciaj roloj de la du genroj en Japanio, kiel la Salarimanoj.[12]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Men at War Reggie Yates' Extreme UK BBC, BBC Three, 12a de Januaro, 2016 1a sezono, numero 2, 22a minuto
  2. ↑ MGTOW y la desaprobación femenina. Arkivita el la originalo je 2017-08-12. Alirita 2017-07-19 .
  3. ↑ David Sherratt, 18-jaraĝa, estas homrajta aktivulo false akuzita je perforto, James McCarthy, Wales Online, 22a de novembro 2015, alirita la 31an de decembro 2015.
  4. ↑ Mack Lamoureux Arkivigite je 2016-11-20 per la retarkivo Wayback Machine This Group of Straight Men Is Swearing Off Women, Vice Magazine, alirita la 30an de decembro 2015, 24a de septembro 2015.
  5. ↑ Arthur Goldwag, Leader’s Suicide Brings Attention to Men’s Rights Movement, Intelligence Report, Printempo 2012, numero 145 alirita la 6an de aprilo 2015, Southern Poverty Law Center
  6. ↑ Arkivigite je 2015-12-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2015-12-27 per la retarkivo Wayback Machine 15a de novembro de 2015.
  7. ↑
  8. ↑
  9. ↑
  10. ↑
  11. ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-12. Alirita 2017-07-19 .
  12. ↑