Nancy Astor
Nancy Witcher Langhorne ASTOR, vicgrafino Astor (naskiĝis la 19-an de majo 1879 en Danville, Virginio - mortis la 2-an de majo 1964 en Grimsthorpe Castle, Lincolnshire) estis usona-devena brita politikistino, kiu en 1919, fariĝis la unua virino kiu fariĝis membro de la Ĉambro de Komunuloj, la malsupra ĉambro de la Brita Parlamento, kvankam la unua elektita estis Constance Markiewicz, kiu tamen, kiel irlanda naciisto, rifuzis ĵuri parlamentan ĵuron.
Astor naskiĝis en Danville, Virginio, kaj kreskis en Greenwood, Virginio. Ŝia unua geedzeco, kun sociemulo Robert Gould Shaw II, estis malfeliĉa kaj finiĝis per eksgeedziĝo. Ŝi poste translokiĝis al Anglio kaj edziniĝis al usona-devena anglo Waldorf Astor en 1906.
Ŝi estis unu el la virinoj, kiuj fariĝis konataj kiel " usonaj heredantinoj ", virinoj, kiuj edziniĝis en la britan nobelaron fine de la 19-a jarcento. Dum la Eduarda periodo, ŝi, kune kun Consuelo Montagu, Mary Curzon, Beatrice Forbes, Maud Cunard kaj Ava Lowle Willing, ĉiuj tiel nomataj "usonaj heredantinoj", estis inter la ĉefaj stilo- kaj modo-ikonoj de la brita supera klaso.
Ŝi aktive partoprenis en la politikaj kaj sociaj interesoj de sia edzo, kaj kiam li sukcedis sian patron kiel membro de la Ĉambron de Lordoj en 1919, ŝi kandidatiĝis por la malnova balotdistrikto de sia edzo, Plymouth. En novembro 1919, ŝi estis elektita al la Komunĉambro per granda plimulto kiel konservativa kandidato, iĝante la unua ina parlamentano en Anglio kiu okupis sidlokon. La antaŭan jaron, Constance Markievicz estis elektita, sed ŝi rifuzis, laŭ la sinteno de sia partio (Sinn Féin), okupi la sidlokon en la Parlamento. Nancy Astor sidis en la Parlamento inter 1919 kaj 1945.
Dum sia tempo en la Parlamento, Astor estis aktivulo por modereco, ŝtata bonfaro, edukreformo kaj virinaj rajtoj. Ŝi ankaŭ estis fervora kontraŭ-katolika kaj kontraŭkomunista, kaj ricevis kritikon pro sia antisemitismo kaj simpatia vidpunkto pri Naziismo.[1][2]
Lordino Astor fariĝis membro de la Ĉambro de Komunuloj en 1919 kaj servis en la Parlamento dum entute 25 jaroj. Ŝi dediĉis konsiderindan atenton al sociaj aferoj rilataj al virinoj kaj la familio kaj estis konata kiel lojala kontraŭulo de alkoholo: en sia unua parolado en la Parlamento, ŝi nomis ĝin "demono", kiu estis la radiko de ĉia malbono, kaj en 1923, ŝi enkondukis leĝprojekton limigantan la vendon de alkoholaĵoj al tiuj pli ol 18-jaraj.
Ŝi ankaŭ aktive interesiĝis pri monda politiko. Komence, ŝi kaj ŝia edzo subtenis la britan ĉefministron Neville Chamberlain kaj pledis por paco kun Nazia Germanio je ajna kosto. Astor ankaŭ ne subtenis la politikojn de Winston Churchill.
Astor ne kandidatiĝis por prezidanto en la unuaj postmilitaj elektoj en 1945 kaj pasigis la lastajn du jardekojn de sia vivo ekster politiko.

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brazell, Emma, "Theresa May under fire after unveiling statue of 'Nazi-sympathising' MP", 29 November 2019.
- ↑ Morris, Steven, "Theresa May unveils statue of pioneering MP Nancy Astor", 28 November 2019.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de Nancy Astor ĉe Projekto Gutenberg
- Nancy Astor ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Portrait of Nancy Langhorne Shaw Astor by Edith Leeson Everett, Virginia Historical Society, Richmond, Virginia
- Mirador Historical MarkerArkivigite je 2012-11-07 per la retarkivo Wayback Machine 7 November 2012 at the Wayback Machine, Albemarle County, Virginia
- www.cracroftspeerage.co.uk
- UK Parliamentary Archives, Personal Papers of Mrs Bessie Le Cras, Parliamentary Agent for Lady Nancy AstorArkivigite je 2020-11-28 per la retarkivo Wayback Machine 28 November 2020 at the Wayback Machine

