Saltu al enhavo

OGAE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
OGAE
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1984 vd
Landoj Finnlando vd
Sidejo Savonlinna
Retejo Oficiala retejo
v • d • r
Mapo de OGAE-filioj tra la mondo:
  •  Landoj kun apartaj, aprobitaj OGAE-filioj funkciigantaj en sia teritorio
  •  Landoj kies landanoj povas peti membrecon en la tiel nomata klubo de la "Cetero de la Mondo"
  • La Organisation Générale des Amateurs de l'Eurovision (franclingva prononco [ɔʁɡanizɑsjɔ̃ ʒeneʁal dez‿amatœʁ də løʁovizjɔ̃]), mallongigita al OGAE, esperantigita Ĝenerala Organizaĵo de Eŭrovido-Adorantoj, estas neŝtata kaj neprofitcela internacia organizaĵo, konsistanta el 42 fankluboj de la Eŭrovido-Kantokonkurso el tuta Eŭropo kaj tutmonde. Ĝi estis fondita en 1984 en Savonlinna, Finnlando fare de Jaripekka Koikkalainen.

    Kvar neprofitcelajn konkursojn organizas la OGAE ĉiujare por reklami nacian popularan muzikon al Eŭrovido-fanoj tra la mondo. La organizaĵo ankaŭ ofte kunlaboras kun la Eŭropa Elsenda Unio (EBU) kaj naciaj dissendantoj el la partoprenantaj landoj por helpi reklami la Eŭrovido-Kantokonkurson.

    Ekde 2007, la OGAE ĉiujare faras antaŭ-Eŭrovizian balotenketon, en kiu ĉiu nacia klubo voĉdonas por la kantoj partoprenantaj en la konkurso, uzante la saman poentsistemon kiel en Eŭrovizio: la dek plej voĉdonitaj kantoj en ĉiu klubo ricevas kreskantajn poentojn de 1 ĝis 8, poste 10 kaj 12, kaj landoj ne povas voĉdoni por si mem.

    Nuntempe, la organizaĵo konsistas el 45 fankluboj de la konkurso disigitaj tra Eŭropo.[1] Ĉiuj aliaj landoj en la mondo estas unuigitaj en OGAE Cetero de la Mondo (angle OGAE Rest of the World), kiu estis establita en 2004.[2]

    Ekde la 2-a de julio 2011, la sidejo de OGAE International en Parizo havas juran statuson.[3]

    Membroj de la Asocio havas prioritaton en aĉeto de biletoj por la Eŭrovido-Kantokonkurso en la tiel nomata "fanzono".[4]

    Inter la revenantaj eventoj de la klubo estas la kvar interret-bazitaj konkursoj OGAE Kantkonkurso (Q20771064), OGAE Dua Ŝanco-Konkurso (Q2187758), Videokonkurso kaj Hejmkomponita Kantkonkurso.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. ↑ Naciaj Kluboj de OGAE . [en:] OGAE Internacia [rete]. ogaeinternational.org. [alirita 2018-01-14]. ( angla ) .
    2. ↑ Kiuj ni estas Arkivigite je 2025-05-15 per la retarkivo Wayback Machine . [en:] OGAE Cetero de la Mondo [rete]. ogaerotw.com. [alirita 2018-01-14]. ( angla ) .
    3. ↑ Pri ni . [en:] OGAE International [rete]. ogaeinternational.org. [alirita 2018-01-14]. ( angla )
    4. ↑ Adorantoj . [en:] Eŭropa Elsenda Unio [rete]. eurovision.tv. [alirita 2018-01-14]. ( angla )

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]