Panoptiko
| Panoptiko | ||
|---|---|---|
| arkitektura stilo | ||
| malliberejo | ||

La panoptiko (angle panopticon) estas fasono de malliberejo, proponita de Jeremy Bentham, en kiu ĉiujn malliberulojn povas observi unu malliberejestro, kaj oni ne scias ĉu aŭ ne oni estas observata.
La malliberejestro fizike ne eblas samtempe observi ĉiujn malliberulojn; tamen, la malliberuloj mem ne scias kiam ili estas observataj, kaj tial (laŭ Bentham) nature kondutas kvazaŭ ili estas observataj.
La nomo panoptiko devenas de la grekaj vortoj pan (πᾶν, "ĉiuj") kaj optikos (ὀπτικός, "videbla").
Historio
[redakti | redakti fonton]La angla filozofo Jeremy Bentham inventis la koncepton en 1785 kiel praktikan planon por malliberejoj, lernejoj, malsanulejoj, fabrikoj ktp. Tamen, la Britia registaro malakceptis lian proponon.
En 1975, la franca filozofo Michel Foucault famigis la koncepton en sia verko Surveiller et punir – Naissance de la prison (Vigli kaj Puni: Naskiĝo de la Prizono).

