Radcliffe Camera
| Radcliffe Camera | ||||
|---|---|---|---|---|
|
| ||||
| biblioteko universitata konstruaĵo | ||||
| Bazaj datoj | ||||
| Konstrustilo | angla baroka arkitekturo vd | |||
| Arkitekto | James Gibbs vd | |||
| Estiĝo | 1748 | |||
| Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |||
| Situo | Oxford | |||
| Situo | ||||
| Geografia situo | 51° 45′ 12″ N, 1° 15′ 14″ U (mapo)51.7534-1.2539Koordinatoj: 51° 45′ 12″ N, 1° 15′ 14″ U (mapo) | |||
| ||||
![]() | ||||
| Parto de | Biblioteko Bodleian | |||
| Posedata de | Universitato de Oksfordo vd | |||
| Retejo | https://www.bodleian.ox.ac.uk/bodley/find-us/radcliffe_camera | |||
La Radcliffe Camera (slange "Rad Cam" aŭ "The Camera"; de la latine Camera, signifante 'ĉambro') estas 18-jarcenta konstruaĵo en Oksfordo, Anglio. La rotondo en placo Radcliffe (angle Radcliffe Square), proksime al la urbocentro, origine gastigis bibliotekon kaj nun estas uzata kiel legejo de la Biblioteko Bodleian.
Aliro al la legejo estas rezervita por studentoj de la Universitato de Oksfordo. La pli malalta el la du etaĝoj nomiĝas la Malsupra Ĉambro, kaj la supra etaĝo, kun sia rimarkinda arka galerio, nomiĝas la Supra Ĉambro . La konstruaĵo, ĉirkaŭita de la Biblioteko Bodleian kaj la Universitata Preĝejo de Sankta Maria la Virgulino, estas unu el la ĉefaj allogaĵoj de Oksfordo kaj plej fotitaj konstruaĵoj.
La konstruaĵo estas nomita laŭ la kuracisto John Radcliffe, kiu testamentis sian posedaĵon al la sianoma fondaĵo, kiu financis la konstruadon de la biblioteka konstruaĵo. [1]
La monumenta rotonda efiko estas atingita per plano kun du samcentraj cilindroj kaj rustikigita soklo. La interna cilindro havas kupolon. Ĝi origine estis malferma antaŭĉambro, sed la malfermaĵoj nun estas vitrigitaj aŭ plenigitaj por provizi plian legejon.
Galerio
[redakti | redakti fonton]- Radcliffe Camera de strata nivelo en placo Radcliffe
- La Camera, kiel vidita de ekstere de la Biblioteko Bodleian sur Catte Strato, kun la preĝejo St Mary kaŝita malantaŭ maldekstre.
- Dumnokta vido
- palestina solidareco enkampadejo sur la gazono de la Radcliffe Camera , 2024
- Ene la supra Camera
- Radcliffe Camera (linia gravuraĵo)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dr John Radcliffe and His Trust, Ivor Guest (review).






