Saltu al enhavo

Radclyffe Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radclyffe Hall
Persona informo
Naskonomo Marguerite Radclyffe Hall
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1880 (1880-08-12)
en Bournemouth
Morto 7-an de oktobro 1943 (1943-10-07) (63-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per kojlorektuma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Highgate Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj brita angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater King's College
Queen Elizabeth College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Radclyffe Hall
Memorigilo Radclyffe Hall
Familio
Amkunulo Mabel Batten (en) Traduki
Una Vincenzo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Radclyffe Hall • John Hall vd
Okupo verkisto • poeto • romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1906– vd
Verkado
Verkoj The Well of Loneliness vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Marguerite Antonia RADCLYFFE-HALL (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1880 en Bournemouth, Dorset – mortis la 7-an de oktobro 1943 en Pimlico, Londono), ankaŭ konata per sia plumnomo Radclyffe Hall, estis angla poetino kaj aŭtorino plej konata pro sia romano The Well of Loneliness (1928), pionira verko en lesba literaturo, pri la lesbanino Stephen Gordon.[1] En plenaĝeco, ri ofte nomis sin John, anstataŭ Marguerite.[2]

Ri unue famiĝis en 1927 per sia libro Adam's Breed, pro kiu ŝi gajnis la premiojn Prix Femina kaj James Tait Black. Ŝia sekva verko, verkita en 1928 kaj titolita The Well of Loneliness (La Puto de Soleco), kaŭzis teruran skandalon pro siaj lesbaj temoj, sed finfine pliigis ŝian popularecon post alfrontado de procesoj en britaj kaj usonaj tribunaloj, kiuj provis cenzuri la verkon kaj devigi la detruon de presitaj ekzempleroj.

La unua romano de Hall estis The Unlit Lamp, la rakonto pri Joan Ogden, juna virino kiu revas translokiĝi al londona apartamento kun sia amikino Elizabeth kaj studi por iĝi kuracistino, sed restas kaptita de sia manipula patrino kaj ŝia emocia dependeco de ŝi. Ĝia longo kaj temo malfaciligis ĝian vendadon, do ri intence elektis pri malpezan temon por sia sekva romano, socia komedio titolita The Forge. Por publikigi ĉi tiun romanon, ri mallongigis sian nomon al M. Radcliffe Hall, sed uzis sian plenan nomon nur en siaj fruaj poemaroj. The Unlit Lamp poste estis publikigita, kaj ĝi estis la unua romano kiun ri subskribis simple kiel Radcliffe Hall.

Ri poste verkis la komikan romanon A Saturday Life (1925), kaj poste Adam's Breed (1926), romanon pri itala kelnero kiu, naŭzita pri sia laboro kaj sia vivrimedoj, lasas ĉiujn siajn havaĵojn kaj retiriĝas por vivi kiel ermito en la arbaro. La libro vendiĝis bone kaj gajnis la Premion Femina kaj la Premion James Tait Black.

  • Dedicated to Sir Arthur Sullivan (England: s.n., 1894)
  • Twixt Earth and Stars (London: John and Edward Bumpus Ltd., 1906)
  • A Sheaf of Verses : Poems (London: J. and E. Bumpus, 1908)
  • Poems of the Past & Present (London: Chapman And Hall, 1910)
  • Songs of Three Counties and Other Poems (London: Chapman & Hall, 1913)
  • The Forgotten Island (London: Chapman & Hall, 1915)
  • Rhymes and Rhythms (Milan, 1948)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ . Why Was The Well of Loneliness by Radclyffe Hall Put on Trial? (angle) (2024-04-30). Alirita 2026-04-21 .
  2. ↑ Radclyffe Hall (angle). Alirita 2026-04-21 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]