Saltu al enhavo

Rebel Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rebel Wilson
Persona informo
Rebel Melanie Elizabeth Wilson
Naskonomo Melanie Elizabeth Bownds
Naskiĝo 2-an de marto 1980 (1980-03-02) (46-jaraĝa)
en Sidnejo
Etno aŭstralianoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Okcidenta Holivudo vd
Ŝtataneco Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Tara Anglican School for Girls (en) Traduki
Australian Theatre for Young People (en) Traduki
University of New South Wales Law School (en) Traduki
Universitato de Nova Sud-Kimrio
UNSW Faculty of Law (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komediisto • verkisto • televida prezentisto • voĉaktoro • televida aktoro • videoludaktoro • televida produktoro • filmaktoro • scenaristo • aktoro • filmproduktoro • teatra aktoro • filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2002– vd
Verkado
Verkoj Ice Age: Continental Drift ❦
Night at the Museum: Secret of the Tomb ❦
Pitch Perfect ❦
A Few Best Men ❦
Isn't It Romantic ❦
How to Be Single vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Rebel Melanie Elizabeth WILSON (naskita Melanie Elizabeth Bownds, la 2-an de marto 1980 en Sidnejo, Novsudkimrio) estas aŭstralia aktorino, komikistino kaj produktoro.

Post diplomiĝo de la Aŭstralia Teatro por Junuloj en 2003, Wilson komencis aperi en la SBS komediserialo Pizza (2003-2007) kaj poste aperis en la skeĉspektaklo The Wedge (2006-2007). Ŝi verkis, produktis kaj ĉefrolis en la muzika komediserio Bogan Pride (2008). Baldaŭ post translokiĝo al Usono, Wilson aperis en la komedifilmoj Bridesmaids kaj A Few Best Men, ambaŭ en 2011.

En 2012, Wilson aperis en la komedifilmoj What to Expect When You're Expecting, Struck by Lightning, kaj Bachelorette. Wilson verkis kaj ĉefrolis en Super Fun Night (2013), televida komediserialo kiu elsendiĝis dum unu sezono ĉe ABC. Ŝi akiris pli larĝan rekonon pro sia rolo en la muzika komedio Pitch Perfect filmserio (2012–2017).

En 2019, Wilson havis siajn unuajn ĉefrolojn en la komedioj Isn't It Romantic kaj The Hustle, kaj ankaŭ havis subtenan rolon en la komedia dramo Jojo Rabbit. En 2022, ŝi ĉefrolis en la Netflix -komedifilmo Senior Year, ankaŭ funkciante kiel produktoro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]