Rhynchopsitta
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La dikbekaj araoj estas fortaj brilverdaj neotropikaj papagoj kun pezaj nigraj bekoj de la genro Rhynchopsitta, kiu inkluzivas dikbekajn arao-similajn papagojn. La genro konsistas el du ekzistantaj specioj, nome la Dikbeka arao kaj la Maronfrunta arao, same kiel formortinta specio el la malfrua Plejstoceno en Meksiko. La du ekzistantaj taksonoj antaŭe estis konsiderataj samspeciaj; ili fariĝis maloftaj kaj estas limigitaj al kelkaj malgrandaj areoj en norda Meksiko. La teritorio de la dikbeka papago antaŭe etendiĝis en la sudokcidentan Usonon; provoj pri reenkonduko ĝis nun malsukcesis.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La du vivantaj specioj havas similan ĝeneralan aspekton, la ĉefaj diferencoj kuŝas en iliaj relativaj grandecoj kaj brileco de koloroj. Ambaŭ estas plejparte verdaj, kun ruĝaj aŭ kaŝtanbrunaj markoj sur la frunto, antaŭkrono, larĝa superokula strio, kaj plumoj sur la kurbo de la flugilo, la karpa rando kaj la femuroj. Iliaj okulringoj estas flavaj, kun la piedoj kaj beko malhelgrizaj ĝis nigraj. Junuloj havas palan bekon paliĝantan al griza ĉe la bazo,[1] blankecajn okulringojn, kaj ruĝan frunton, sed mankas la malhelruĝaj strioj super la okulringoj. La Maronfrunta arao estas ĝenerale malhelverda kun kaŝtanbrunaj kapmarkoj kaj longas inter 40 cm kaj 45 cm, dum la Dikbeka arao longas ĉirkaŭ 38 cm kun pli helaj koloroj.[2][3]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron priskribis la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte; la nomo deriviĝis el la vortoj de Antikva greka nome rinĥos "beko", kaj psitta "papago". La du vivantaj taksonoj estis konsideritaj subspecioj de unusola specio,[3] before being split.[4]
- Rhynchopsitta Bonaparte, 1854
- Rhynchopsitta pachyrhyncha (Swainson, 1827) (Dikbeka arao)
- Rhynchopsitta terrisi Moore, 1947 (Maronfrunta arao)
- †Rhynchopsitta phillipsi Rea, 1997 - formortinta
Rhynchopsitta phillipsi, pli granda prahistoria parenco, estis priskribita el fosilioj de la malfrua Plejstoceno trovitaj en Nuevo León, Meksiko.[5] Ĝi ne estis praulo de la vivanta specio, ĉar ankaŭ ostoj de ili estis trovitaj en la kaverno San Josecito kiam la restaĵoj de R. phillipsi estis retrovitaj. La prahistoria specio havis klaran bekoformon kaj eble troviĝis kune kun la Maronfrunta arao en la nordo de la Sierra Madre Oriental.[6] Eble ĝia beko estis adaptita al manĝado de specio de pino kiu malaperis pro klimata ŝanĝo fine de la lasta glaciepoko, kaŭzante ĝian formorton.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Ambaŭ ekzistantaj specioj troviĝas je altoj inter 1500 kaj 3000 m super marnivelo en Meksiko en izolitaj insul-similaj arbaraj vivejoj en la Orienta Sierra Madre,[3][7] kaj estas foje nomataj neĝpapagoj pro sia alt-altituda vivejo.[8] Ili montras laŭsezonajn migradpadronojn,[3][8] ĝenerale reproduktiĝante en la nordaj partoj de sia teritorio kaj travintrante en la suda.[2][9] La dikbeka arao nestas en arbaj kavaĵoj,[2][7] dum la Maronfrunta arao estas klifkavaĵa reproduktulo.[7] Tiuj araoj ripozas nokte en grandaj grupoj, dum ili manĝas dumtage en pli malgrandaj grupoj super granda areo.[3] Ili manĝas ĉefe pinsemojn, kiujn ili eltiras sisteme forigante la konusojn de la bazo ĝis la supro.[3][8] Ili manĝas ankaŭ aliajn semojn kiel glanojn, same kiel pli molajn manĝaĵojn kiel fruktojn, arboŝelon, nektaron, alian vegetaĵan materialon kaj insektojn.[3][8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- 1 2 3 Thick-billed Parrot - BirdLife Species Factsheet
- 1 2 3 4 5 6 7 Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.
- ↑ Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.020). www.zoonomen.net (2009-03-01).
- ↑ Rea, A.M.. (1997) The indeterminate parrot of Nuevo Leon, The era of Alan R. Phillips: A festschrift. Albuquerque, NM: Horizon, p. 167–176.
- ↑ (2003) “Catálogo de los ejemplares tipo procedentes de la Cueva de San Josecito, Nuevo León, México”, Revista Mexicana de Ciencias Geológicas 20 (1), p. 79–93. Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
- 1 2 3 Enkerlin-Hoeflich, Ernesto C.. (2006) Andrew U. Luescher: Behavior of Wild Amazona and Rhynchopsitta Parrots with Comparative Insights from Other Psittacines, Manual of Parrot Behavior. Blackwell Publishing. ISBN 978-0-8138-2749-0.
- 1 2 3 4 Birds: Thick-billed Parrot. San Diego Zoo's Animals Bytes. Alirita 2009-03-07 .
- ↑ . A. Poole: Thick-billed Parrot (Rhynchopsitta pachyrhyncha). The Birds of North America Online. Ithaca: Cornell Lab of Ornithology (1999). Arkivita el la originalo je 2009-05-06. Alirita 2009-03-07 .
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- Juniper & Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- AvianWeb - Konservostatuso de araoj Arkivigite je 2021-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- CITES birdoregularo Arkivigite je 2005-12-12 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||


