Robert Mercer
| Robert Mercer | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Robert Leroy Mercer | ||||
| Naskiĝo | 11-an de julio 1946 (80-jaraĝa) en Santa Clara | ||||
| Loĝloko | Head of the Harbor vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato de Nov-Meksiko Universitato de Ilinojso en Urbana-Champaign Sandia High School (en) | ||||
| Partio | Respublikana Partio | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Diana Lynne Mercer (en) | ||||
| Infanoj | Rebekah A. Mercer (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | komputosciencisto • entreprenisto • bankisto • heĝfondusa administristo | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert Leroy Mercer (naskiĝis la 11-an de julio 1946), ankaŭ konata kiel Bob Mercer, estas usona fakulo pri komputoscienco, frua evoluiganto de artefarita intelekto kaj kuna ĉefa afergvidisto de Renaissance Technologies, sukcesa heĝfonduso.
Mercer estas grava figuro en financado de organizaĵoj kaj kaŭzoj, kiuj subtenas dekstran politikan direkton, kiel Breitbart News, la kampanjo de Donald Trump por prezidanto de Usono en 2016 kaj la kampanjo por Briteliro el la Eŭropa Unio. Li estas la ĉefa financanto de la super-PAK Make America Number 1.
Politikaj agado kaj vidpunktoj
[redakti | redakti fonton]En 2015, The Washington Post nomis Mercer unu el la dek plej influaj miliarduloj al la politiko. Ekde 2006, Mercer donacis proksimume 34,9 milionoj da usonaj dolaroj al usonaj federaciaj kampanjoj kaj ankaŭ donacis siajn servojn al almenaŭ unu eksterlanda kampanjo.
Briteliro
[redakti | redakti fonton]Mercer estis aktivulo en la kampanjo por elirigi Brition el Eŭropa Unio, konata ankaŭ kiel Briteliro. Andy Wigmore, komunika direktoro por Leave.EU, diris, ke Mercer donacis la servojn de sia datumanaliza firmao Cambridge Analytica al Nigel Farage, la gvidanto de la Partio por la Sendependeco de Unuiĝinta Reĝlando. La firmao kapablis konsili Leave.EU per sia kapablo rikolti datumojn el oniaj Facebook-profiloj por celi ĉiun per individuaj persvadaj mesaĝoj al voĉdono por Briteliro. Tamen, Leave.EU ne informis la balotan komisionon de la Unuiĝinta Reĝlando pri la donaco. Iu leĝo postulas, ke ĉiuj donacoj, kiuj valoras pli ol £7 500, devas esti raportita, sed la konsilo donita ne havas precize fiksitan valoron.
2016 Usona baloto
[redakti | redakti fonton]Mercer estis grava subtenanto de la kampanjo de Donald Trump por prezidanto de Usono. Mercer kaj lia filino rolis en la altigo de Stephen Bannon kaj Kellyanne Conway al altrangaj roloj en la kampanjo de Trump. Rebekah laboris kun Conway pri la super-PAK por Ted Cruz Keep the Promise en la Respublikana unuafaza baloto de 2016. Mercer ankaŭ financis pluan super-PAKon, Make America Number One, kiu subtenis la kampanjon de Trump. Nick Patterson, eksa kolego de Mercer, diris, "Miaopinie, Trump ne estus Prezidanto sen Bob."

