Ron Chernow
| Ron Chernow | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 3-an de marto 1949 (77-jaraĝa) en Broklino |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono Meksiko |
| Alma mater | Kolegio Pembroke Universitato Yale Forest Hills High School (en) |
| Subskribo | |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto biografo ĵurnalisto historiisto aŭtoro |
| Verkoj | The House of Morgan Washington: A Life Alexander Hamilton |
Ronald « Ron » CHERNOW, naskiĝinta la 3-an de marto 1949, estas usona biografiisto. Li ricevis interalie la Pulitzer-premion pri biografio aŭ aŭtobiografio en 2011 pro sia verko Washington: A Life rilate al la vivo de George Washington.
Chernow estas ankaŭ la aŭtoro de biografioj pri Ulysses S. Grant kaj Alexander Hamilton[1].
Liaj biografioj pri Alexander Hamilton (2004) kaj John D. Rockefeller (1998) ambaŭ estis nomumitaj por la National Book Critics Circle Award. Lia biografio pri Hamilton inspiris la popularan muzikan filmon Hamilton, por kiu Chernow laboris kiel historia konsultisto. Pro alia libro, The Warburgs: The Twentieth-Century Odyssey of a Remarkable Jewish Family, li ricevis en 1993 la premion George S. Eccles pro Elstara Ekonomia Verkado. Kiel sendependa ĵurnalisto, Chernow verkis pli ol sesdek artikolojn por diversaj naciaj publikaĵoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ David Alexander (19-a de novembro 2018). White House journalists invite historian, not comic, to headline dinner.

