Saltu al enhavo

Silvretta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvretta
la montopinto Silvrettahorn
alpa supergrupo • montara sistemo
Alteco

3 410 m

Situo Svislando kaj Aŭstrio
Montaro orientaj Alpoj
Geografia situo, (CH) 46° 52′ N, 10° 7′ O; 804149 / 194100 (mapo)46.86666710.116667Koordinatoj: 46° 52′ N, 10° 7′ O; CH1903: 804149 / 194100 (mapo) f4
Silvretta (Svislando)
Silvretta (Svislando)
DEC
Situo de Silvretta
Map
Silvretta
v • d • r

La montoĉeno Silvretta estas montara sistemo en la centraj orientaj Alpoj. Ĝi estas dividita inter Aŭstrio, specife la federaciaj landoj Tirolo kaj Vorarlbergo, kaj Svislando, specife la kantono Grizono. La teritorioj de Tirolo, Vorarlbergo kaj Grizono renkontiĝas ĉe la pinto de la Dreiländerspitze ("trilanda pinto"). La montara regiono Silvretta enhavas multajn pintojn pli ol 3000 metrojn altajn. Precipe sur la norda flanko en Aŭstrio kaj en Svislando norde de la Flüelapasejo estas multaj glaĉeroj de diversaj grandecoj. Pro tio, la areo ankaŭ estas konata kiel "la blua Silvretta".

La monta regiono Silvretta estas dividita en du naciajn partojn: la pli granda sekcio kaj ĝia plej alta pinto, Piz Linard, situas en Svislando, kaj partoj de ĉi tiu flanko estas konsiderataj netuŝitaj. La aŭstra parto de la Silvretta, aliflanke, havas pli vastajn glaĉerojn kaj preskaŭ ĉiujn gastejajn kaj tranoktejajn kabanojn de la Alpaj asocioj, kaj tial estas pli populara ĉe montgrimpistoj kaj turistoj. Tiu aŭstra parto de la montoĉeno sub la nomo "Silvretta-Montafon" estas signifa skiareo.

Najbaraj montaraj sistemoj

[redakti | redakti fonton]

Al la montoĉeno Silvretta limas la jenaj aliaj montaraj sistemoj de la Alpoj:

  • Rätikon (nordokcidente)
  • Verwall-montogrupo (norde)
  • Samnaun-montogrupo (oriente)
  • Sesvenna-montogrupo (sude)
  • Alpoj de la Albula (sudokcidente)
  • Alpoj de Plessur (okcidente)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]